Paul Gerhardt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 78:
 
== Pastro ĉe la Nikolai-preĝejo en Berlin ==
[[Dosiero:Nikolaikirche-Berlin-1740.jpg|thumb|250px|Berlina Nikolai-preĝejo]]
En majo 1657 oni informis lin, ke li estas elektita dua diakono de la Berlina Nikolai-preĝejo. La [[4-an de junio]] li esprimis sian konsenton, kaj la [[22-an de julio]] li oficis la unuan fojon, baptante infanon. Kune kun sia edzino li loĝis tiutempe en la Stralau-a strato 38.
 
La [[Brandenburg]]-a elekt-princo [[Johann Sigismund]] en 1613 estis konvertiĝinta de la luterana al la reformita kalvinana konfesio, kiu nun estas la oficiala religio. Sed en la dekreto ''Confesso Sigismundi'' li estis permesinta al siaj subuloj resti luteranoj, se ili volas, kvankam la Aŭgsburga religia paco de [[1555]] estis fiksinta la formulon ''Cuius regio, eius religio'' (kies la regado, ties la religio).