Nicholas Winton: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
Nicholas Winton estis nobligita de la reĝino [[Elizabeto la 2-a (Britio)|Elizabeto la 2-a]] en decembro [[2002]] pro servoj al homaro.
 
== Savado de la infanoj ==
Nicholas Winton, tiam 29-jara oficisto ĉe la [[London Stock Exchange]], vizitis [[Prago]]n, [[Ĉeĥoslovakio]] fine [[1938]] invitita de amiko al la brita [[ambasado]]. Alveninte la brita teamo laborante en ĵus starigitaj [[rifuĝintejo]]j petis lin helpi.
 
Li restis nur du semajnojn en Prago, sed estis alarmita pro la granda nombro de rifuĝantoj endanĝerataj pro la baldaŭa [[nazio|nazia]] invado. Li tuj rekonis la ontan danĝeron kaj kuraĝe decidis fari ion ajn por savi la infanojn de la nazia potenco.
 
''"La komisiono pri maljunuloj kaj malfortuloj en la rifuĝintejoj diris ke neniu faris ion ajn por la infanoj"'', memoris Nicholas Winton.
 
Li starigis oficon ĉe manĝotablo en sia [[hotelo]] ĉe [[Venceslaa Placo]] en [[Prago]]. Oni aŭdis pri la ''"anglo ĉe Venceslaa placo"'' kaj gepatroj amase venis al la hotelo por konvinki lin enlistigi iliajn gefilojn antaŭ la nazia invado. ''"Ŝajnis senespere"'', diris li jarojn poste, ''"ĉiu sentis, ke al ili estis plej urĝe"''. Sed Winton sukcesis starigi organizon por la ĉeĥa infantransporto en Prago komence de [[1939]] antaŭ ol li hejmenveturis al [[Londono]] por trakti necesaĵojn el [[Britio]].
 
Reveninte al Londono, li tuj ekorganizis transportojn por forveturigi la infanojn el Ĉeĥoslovakio, kunlaborante kun la brita [[komitato]] pri rifuĝantoj kaj la ĉeĥoslovaka [[vojaĝagentejo]] Čedok. Laborante tage kaj nokte, li konvinkis la britan departementon pri internaj aferoj (''Home Office'') enlasi la infanojn. Por ĉiu infano li devis trovi anstataŭontajn gepatrojn kaj 50-[[brita pundo|pundan]] garantion, tiam granda sumo. Li devis ankaŭ trovi monon por pagi la transporton, kiam la gepatroj ne povis pagi.
 
Dum la naŭ monatoj, kiam la milito daŭre alproksimiĝis, Nicholas Winton sukcesis organizi transporton de 669 infanoj per ok trajnoj de Prago al Londono (malgranda grupo de 15 veturis per avio al [[Svedio]]). La naŭa trajno, la plej granda transporto, devis foriri el Prago la [[3-an de septembro]] [[1939]], sed tiun tagon Britio eniris la militon kaj la trajno neniam foriris el la stacio. ''"Dum horoj post la anonco, la trajno malaperis"'', memoris Winton poste. ''"Neniu el la 250 infanoj en ĝi reaperis. Tiun tagon 250 familioj atendis vane en Liverpool Street. Se la trajno fruintus unu tagon, ĝi alvenintus. Pri ne unu el tiuj infanoj oni aŭdis denove, kio estas aĉa sento."''
 
Neniu el la infanoj, kiuj devis fuĝi dum tiu tago supervivis la sekvajn jarojn. Poste, ankaŭ pli ol 15.000 ĉeĥaj infanoj estis mortigitaj.
 
Nicholas Winton neniam forgesis la vido de la infanoj alveninte en la londona stacio Liverpool-strato. Ĉiu portis ĉirkaŭkole numeroŝildon. Unu post la alia la novaj gepatroj akceptis la rifuĝintajn infanojn kaj veturigis ilin hejme, savinte ilin de la [[genocido]], kiu konsumis iliajn familiojn hejme en Ĉeĥoslovakio.
 
==Nicholas Winton, la forto de bono==