Várias histórias: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''''Várias histórias''''' ("Pluraj historioj") estas [[libro]] publikigita de [[Machado de Assis]] ([[1839]]-[[1908]]) en [[1896]]. Tiu libro kunigas 16 el la plejbonajplej bonaj mallongaj [[rakonto]]j de tiu [[brazila]] [[aŭtoro]], en kolekto farita de li mem. La libro mem ankoraŭ ne tute aperis en [[Esperanto]], tamen kelkaj el ĝiaj historioj jam estas tradukitaj, publikigitaj aparte en esperantaj [[ĵurnalo]]j kaj ankaŭ en [[antologio]]j aŭ aliaj kolektoj da [[teksto]]j en Esperanto.
 
==La verko==
''Várias histórias'' kunigas 16 rakontojn verkitajn per klara kaj multfoje rapida skribmaniero, antaŭe publikigitaj en brazilaj ĵurnaloj inter [[1884]] kaj [[1891]] kaj tiam kolektitaj en libro en [[1896]]. Per tiuj rakontoj oni povas percepti la [[stilo]]n de Machado de Assis, kiu tiutempe revoluciigis la brazilan fikcian [[prozo]]n per la publikigo de la [[romano]] [[Postmortaj rememoroj de Brás Cubas]] ([[1881]]), dum jam preparadis du el siaj aliaj romanoj, [[Quincas Borba]] (1891) kaj [[Dom Casmurro]] ([[1889]]). Multo da centraj karakteroj de la fickiofikcio de tiu aŭtoro brilegas en tiu rakontaro: la [[perfido]], la ama [[ĉagreno]], la psikologia [[aflikto]], la [[ĵaluzo]] kaj la [[hezito]]. Machado de Assis elstaris per tiuj rakontoj pro preciza frazfarado kaj surprizigaj vortkombinoj, pere de kiuj li priskribas grandegajn [[sceno]]jn elegante kaj resumipove.
 
En tiuj rakontoj oni rimarkas plenan kontrolon de la aŭtoro pri la [[psikologio|psikologia analizo]] de la situacioj kaj de la [[rolulo]]j. Tial la rakontoj de ''Várias histórias'' estas konsiderataj grava materialo por studo de la psikologio de tiutempa brazila gento kaj ankaŭ universalaj historioj pro la maniero, per kiu Machado de Assis traktas la homajn afliktojn kaj malfortojn. La analizon de tiuj elementoj Machado ofte faras per "mikrorealismo", tio estas per la plej malgranda detalo, en kiu la plej malgranda gesto estas signifoplena por la psikologia komponado de la roluloj. Plurfoje tiu analizo ankaŭ estas markata de ia [[timo|zorgo]] de la roluloj pri aliula opinio, kiam tiuj konstruas [[masko]]jn por malkovri siajn proprajn [[deziro]]jn. Ĉiam la aŭtoro malkonstruas iliajn falsajn ŝajnojn per analizo de la kondiĉon inter ŝajni kaj esti, inter la masko kaj la deziro kaj inter la publika vivo kaj la intima impulso. Fojfoje la rakontulo tiam iĝas iom filozofema, tamen sen malrapidigi la rakontadon.