i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Fernando Maia Jr.!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Roberto 17:21, 31. Maj 2006 (UTC)

Vikipedia Statistikoj redakti

Na ĉefpaĝo tem um ítem vikipedia statistiko.Roberto 07:52, 1. Jun 2006 (UTC)

Via Esperanto ankoraŭ estas malbona, ekzemple, vi uzis "tenti" anstataŭ "provi" kaj konfuzis -i kaj -e, normale al portugallingvano. Verku vian artikolon kaj metu en mian diskutpaĝo por ke mi kontrolu ĝin antaŭ vi publikigi.

Pri ("Vikipedio:Navigilo") mi eĉ ne konas ĝin.

Pri familinomoj, oni ne plu majuskligas ilin, oni skribas tute minuskle la nomojn de homoj, ĝuste pro tiuj problemoj. Vi ja devas skribi "naskiĝis" kaj "mortis" ĉe la datoj, estas nia moro. Por divido de sekcioj, vi povas elekti laŭvole. Roberto 02:10, 4. Jul 2006 (UTC)


Fernando, você pode ajudar criando alidirektilojn com o nome científico dos animais por exemplo Falco biarmicus aBalkanfalko. Ĉu vi scias fari tion?Roberto 03:32, 4. Jul 2006 (UTC)

Jes. La artikolo estas bona. Eble mi ne dirus "elektita de LA Akademio" sed "elektita de Akademio". Ne forguesu subskribi viajn mensaĝoj pri kvar ~! (tildo tildo tildo tildo) Roberto 07:11, 8. Jul 2006 (UTC)

La alidirektiloj pri Machado de Assis havas diversaj kialoj. Unue, vi scias ke li estas konata kiel "Machado de Assis", sed la politiko de Vikipedio estas direkti per tuta nomo, sekve J. M. M. Assis, ĉefe rusoj plendis tion, sed vi scias ke brazilano serĉus nur Machado de Assis, do, por plaĉi rusojn kaj brazilanojn, estas alidirektilo. Alie, antaŭe oni MAJUSKLIGIS la familinomon, sed hodiaŭ ne, sekve, unue oni kreis (eble mi) artikolon MACHADO de ASSIS, post iu redirektis al Joaquim Maria MACHADO de ASSIS, post oni devis redirekti al minuskligaj versioj. Ho, tiel marŝas la homaro... Pri "orelhas" eble mi tradukos kiel "basko" aŭ "kovrilbasko", en portugalio mem oni nomas tiujn "abas"Roberto 20:58, 8. Jul 2006 (UTC)


Mi proponas kelkaj ŝanĝoj (EN MAJUSKLOJ):

 
Medeiros e Albuquerque (1867-1934), brazila verkisto.

José Joaquim de Campos da Costa de Medeiros e Albuquerque [ĵoze ĵoakim de kampŭs dakozta djmedejros jaŭbukerkj] (naskiĝis en LA 4-a de septembro, 1867, en Recifo, kaj mortis en LA 9-a de junio, 1934, en Rio-de-Ĵanejro) estis BRAZILA ĵurnalisto, profesoro, politikisto, poeto, rakontisto, teatra verkisto, romanisto, oratoro, eseisto kaj memorVERKIsto. Li estas fondinto de Seĝo 22 de Brazila Beletristika Akademio, kies patrono estas José Bonifácio de Andrada e Silva, la PLEJ JUNA. Respublikano, Medeiros e Albuquerque verkis la HIMNON "Hino à Proclamação da República" (musikigita de Leopoldo Augusto Miguez), grava brazila glorkanto. Sindona esperantisto, LABORIS POR BRAZILA REGISTRARO DEKLARI EsperantoN "klara lingvo por telegrafo" (20 jaroj antaŭ la Internacia Telegrafa Unio). En gazetaro, li skribis ankaŭ sub la pseŭdonimoj Armando Quevedo, Atásius Noll, J. dos Santos, Max kaj Rifiúfio Singapura.

SalutonRoberto 04:13, 9. Jul 2006 (UTC)

Medeiros e Albuquerque redakti

Saluton. Mi klopodas aldoni al la nomoj ambaŭ kategoriojn - pri la naskiĝo kaj la morto - sed mi ne sciis, ĉu vi daŭrigos kaj mem aldonos la kategoriojn. Aldonante tiujn ĉi kategoriojn mi mem ekscias pri vivo de homoj. Petro 9. Jul 2006 16:10 (UTC)

Artikoloj redakti

Kara, mi pensas ke viaj artikoloj jam estas sufiĉe bonaj por ke vi publikigu ilin rekte. Kelkaj eraretoj, aliaj vikipediistoj korektigos.Roberto 03:14, 10. Jul 2006 (UTC)


Santos Dumont redakti

  • Kion mi vidis, kion ni vidos estas bone.
  • apesar de não ter chegado a tomar posse = kvankam li ne enoficiĝis.
  • aos 59 anos de idade = 59-jaraĝa;
  • traumatizado, ao que se presume, com o uso de aviões nos sangüinários conflitos do movimento revolucionário irrompido a 9 de julho de 1932, nos estados brasileiros de São Paulo e Mato Grosso.= ĉangrena, laŭ oni pensas, per la uzo de aviadiloj en sangaj bataloj de Pro-Konstitucia Revolucio en 1932. legu artikolon Historio de Brazilo.

Santos Dumont (Urbo): Por isso é que a gente põe o nome da criatura toda, Alberto Santos Dumont ninguém vai confundir com a cidade, isso já aconteceu com João Pessoa. Eu criei o "apartigilo" Santos Dumont.

Pri Martins Pena, estas normale ke aliaj homoj ŝanĝos la artikolon post la publikigo. Roberto 06:18, 13. Jul 2006 (UTC)

Viaj artikoloj estas bonaj, nur via artikolo pri Antônio Austregésilo estas iom polurinda pri stilo. Nu, "li estis kreanto" ne estas bona Esperanto, preferinde uzu "li kreis".Roberto 11:28, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Familinomoj redakti

Laŭ la akordigo farita, oni ne maiuskligu familinomon en titolo sed ja ene la artikolo. Roberto 11:23, 18. Aŭg 2006 (UTC)

Image:Antologio_de_brazilaj_rakontoj.jpg redakti

Saluton, Fernando! Ĉu bone? He, tiu dosiero de la antologio ne funkcias... Raoni Sousa 15:10, 3. Sep 2006 (UTC)

Pri Machado de Assis redakti

Honeste, mi konas malmulte de la afero de ĉi tiu verkisto. Post mi legis plu, mi klare vidi ke la du alidirektiloj estas eraraj: Manuel Maria Machado de Assis kaj Manuel Maria MACHADO DE ASSIS. Mi forigis ilin. La alia du, Machado de Assis kaj MACHADO de ASSIS, eble helpos mistajpantojn por trovi la ĝustan artikolon. Amike, -- Yekrats 15:26, 13. Sep 2006 (UTC)

Indekso redakti

Vere mi ankaŭ ne scias kiel traduki "remissivo". Via Esperanto estas bona, sed vi akoraŭ pensas en la portugala kaj tradukas al Esperanto. Vi provu pensi Esperante! Roberto 13:26, 14. Sep 2006 (UTC)


Kategorioj redakti

Vi skribis: "Kial vi opiniis eraraj la kategoriojn ĉe la artikolo pri Carlos Magalhães de Azeredo? Li estas brazila literaturisto (verkis poeziaĵojn, rakontaĵojn kaj eseojn), do estas korekte, ke la artikolo partoprenu en kategorioj tiaj, kiaj "Literaturo".

Laŭ mia kompreno sub Litaraturo, respektive sub Franclingva literaturo, Esperantlingva literaturo ktp aperu nur literaturo, do titoloj de verkoj. Do "Parnasa gvidlibro" estas Literaturo, "La Luzidoj" estas Literaturo, sed Luís Vaz de Camões ne estas Literaturo. Carlos Magalhães de Azeredo estas Verkisto kaj do aperu sub Brazilaj verkistoj, eventuale ankaŭ sub Brazilaj poetoj, Brazilaj eseistoj sed ne sub Esperanta literaturo, eĉ se oni tradukis liajn verkojn al Esperanto. Ĉu vi ne samopinias? PaulP 13:01, 30. Okt 2006 (UTC)

Mi nun rerigardis la koncernan artikolon, kaj vidis, ke mi faris tri ŝanĝojn:

1) Mi forigis "Literaturo". Tiu kategorio laŭ mi nepre estas erara. La regulo en Helpo:Kategorioj klare diras, ke oni elektu ĉiam la plej precizan kategorion. Se do aperas "Literaturo" kaj "Brazila literaturo" la plej malpreciza forfalu.

2) Mi forigis "Brazila literaturo". Nu, pri tio eblas diskuti, sed ja estas klare, ke mi ne estas sola kun mia vidpunkto. Se vi rigardas tiun kategorion, vi vidos, ke tie estas nur unu verkisto, dum ĉe "Brazilaj verkistoj" estas pli ol 20. Vi trovos 200 aŭtorojn ĉe Ĉeĥlingvaj verkistoj, kaj neniu aŭtoro sub Ĉeĥlingva literaturo.

3) Mi forigis "Esperantlingva literaturo". Nu, ni prenu kiel ekzemplon Luís Vaz de Camões. Li estas tradukita en centoj da lingvoj. Ĉu do oni devus aldoni 100 kategoriojn angla literaturo, franca literaturo, ktp?? Ne, eventuale "Portugala literaturo" sed certe ne ĉiuj aliaj lingvoj en kiu li estis tradukita.

PaulP 19:51, 30. Okt 2006 (UTC)

Kartografio redakti

Por favor, Fernando, me coloque no mapa da vikipedio. Eu estou em Aracaju.~Dankon Roberto 13:33, 1. Nov 2006 (UTC)

Arakaĵuo ne havas propran flagon. Urbdomo uzas nur la Serĝipan flagon, aŭ la Serĝipa flagon kun blazono de urbo anstataŭ la steloj.Roberto 15:55, 30. Nov 2006 (UTC)

La traduko ŝajnas sufiĉe bona.Roberto 20:38, 10. Jun 2007 (UTC)

He, ĉu USP estas (oficiale) de la urbo mem? Mi skribis "Universitato de San-Paŭlio" en Marilena Chauí ĉar mi kredis ĝin de la subŝtato, ĉar estas kampusoj ĝiaj en aliaj urboj. --Raoni Sousa 23:36, 15. Jun 2007 (UTC)

Bonvolu ne aldoni troajn ligilojn en datoj redakti

Saluton. Bonvolu ne aldoni pluraj ligiloj en datoj. Nur aldonu ligilojn por la datoj kaj la nomo mem. (Ligiloj al lando, profesio, kaj tia informo estas norme ne ligita en la dato-paĝoj.) Dankon! Amike salutas Yekrats 02:52, 16. Jun 2007 (UTC).

Bibliografio redakti

Nedankinde. Preskaŭ nenion mi faris, sed espereble iu pligrandigos la artikolon. Amike, Bea 21:09, 6. Jul 2007 (UTC)

La Meninoj redakti

Evidentemente algum fuŝulo inventou isso. O quadro é Las Meninas... como vc diz. Se pelo menos fosse La Menininoj...Roberto 16:25, 3. Sep 2007 (UTC) Fernado, eu prefiro "Las Meninas", não sei como seria "damas de honor", ĉu "La kunulinetoj"? Roberto 17:51, 3. Sep 2007 (UTC)

Fernando, mi tute ne malkonsentas pri la alinomado : mi ja unue opiniis, ke la esperantigo estis bona por tia grava verko, sed verŝajne eraris. Ekzistas francigo de la titolo al "Les Ménines", kvankam tia vorto ne ekzistas en la franca : tio, mi kredas, erarigis mian decidon. Bonvolu tamen atenti, ke mi (kiel kreinto de la artikolo) certe ŝatus esti almenaŭ informita pri la debato, kiun vi havis portugallingve kaj iom konfidence kun Roberto. Mi kompreneble ne estas elstara esperantisto, sed pene redaktis Diego Velazquez kiel eble plej bone : mi do meritas partopreni en la diskuto.
Vin salutas la "fuŝulo, kiu inventis tion" Thomas Guibal 11:54, 4. Sep 2007 (UTC)
Dankon pro via respondo, kaj ne zorgu : la afero ja ne estas gravega. Koncerne la saman artikolon, mi ne certas pri la vorto "infantino"/"infanino". La vorto de mi uzita aludis ne al la infana aĝo de la princino, sed al la oficiala hispana titolo Infante. La vorto "infantino" jam troveblas en Vikipedio en la artikolo Titolo (vidu Titolo de reĝantoj kaj ŝtatestroj), kaj do mi aŭdacis reuzi ĝin, ĉar ĝi pli plaĉis al mi ol la banala vorto "princino". Ĉu nekorekta ? Amike, Thomas Guibal 14:30, 4. Sep 2007 (UTC)

Aŭgustaj kontribuoj redakti

Bone! Nur ĵuse mi faris tion ĉar mia komputilo estis riparata antaŭe. Brakumon! Raoni Sousa 18:18, 5. Sep 2007 (UTC)

Senditas la septembraj! Cetere, ĉu vi intencas iri al la nordorienta jarfina renkontiĝo en Fortaleza? Brakumon! --Raoni Sousa 22:17, 12. Sep 2007 (UTC)

El kaj de redakti

En propraj nomoj kun indiko de deveno, la uzo de "el" kaj "de" estas iom duba. Mi mem ne scias bone. Ĉu "Aristotelo de Stagiro" aŭ "Aristotelo el Stagiro"? Vere mi ne scias, ĉar li naskiĝis en Stagiro, post iris al Ateno, sed daŭre estis "de" Stagiro. Mi preferas "de" ĉar pli similas la naciaj lingvoj: "Aristote of Stagira" ne "Aristote from Stagira", mi pensas.Roberto 19:33, 10. Sep 2007 (UTC)

Mi legis kaj faris korektetojn. La ĉefa problemo daŭre la manko de kelkaj akuzativoj. Vidu per historio de artikolo. Roberto 19:04, 11. Sep 2007 (UTC)

"Revoluciigi" estas troigo! "Revoluci" signifas "igi revolucion", sekve, revoluciigi signifus "igi igi revolucion"! Sekve vi povas diri "Maria Antonieto revoluciigi la francoj per misdiraĵo", t. e., "Maria Antonieto igis ke la francoj igis revolucion"; "Lenin revoluciigis la rusojn" = "Lenin igis ke la rusoj igis revolucion". Do, "Machado revoluciigi la literaturon" signifus "Machado igis ke litaraturo revoluciiĝis". Tiu lasta ideo ne estas tute erara, sed troa. Roberto 11:12, 12. Sep 2007 (UTC)

Pri tiu temo Roberto sugestis, ke mi legu la tekston "Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto" (René de Saussure), kaj mi resugestas al ĉiuj. Ĝi estas disponebla en http://esperantujo.org/eLibrejo -- Brakumon! --Raoni Sousa 06:36, 21. Sep 2007 (UTC)

Gratulojn redakti

Gratulojn pro viaj novaj artikoloj. Tre interesaj artikoloj kaj mi neniam antaŭe aŭdis pri Oportuno. Vi bedaŭrinde ne povas eniri ĉe orkuto, sed Raoni ilin enmetis tie.

Ĝis revido

Ĥod 03:37, 15. Sept 2007 (UTC) (:

Korekteto redakti

Fer, laŭ via artikolo de la Brazila Beletristika Akademio, kiu okupigis seĝon post Luís Murat estis Alfredo Taunay, sed serĉante, mi rimarkis ke ne, lia nomo unua estas Afonso. Mi ŝanĝis ĝin ĉe via artikolo, mi vin avertas ĉar mi forgesis fari resumon, ĉu bone? Fartu bone

Ĥod 20:27, 20 Sept 2007 -4 (GMT).

Ljubljana redakti

Kial vi opinias ke oni devas nomi ĉefurbon de Slovenio "Ljubljano". Ĉu iu fakte serĉus ĝin sub tiu nomo? Aŭ oni devas esperantigi ĉiujn nomojn? Mi kredas ke Ljubljana estas sufiĉe bona formo de la nomo. Krome, en la artikolo ne ĉio estas faktoj (eĉ nombro de loĝantoj estas nekongrua kun jam metitaj datumoj). --Printempo 07:10, 3. Okt 2007 (UTC)

Ago-tago redakti

Ĉu vi partoprenos ago-tagon?Roberto 14:13, 11. Okt 2007 (UTC)

Nur elektrikan. Mi ne havas muzikaparaton per baterioj. Ho, mi iros al ekspedicio al Amazonio en komenco de novembro, eble mi ne partoprenos la novembran kunvenon Roberto 19:09, 11. Okt 2007 (UTC)

Respuesta redakti

Mi nivel de esperanto no es ruin, es que ni siquiera es nivel. Te agradezco tus palabras, pues sé que lo que pretendes es ayudarme a mejorar. Habrás notado que mis artículos tiene que ver con Sorio. Me baso en una tabla que hice y me tradujeron otros Wikipedistas de esta Wikipedia. Yo sólo pongo números, fechas, fotos e interwikis (para eso no hace falta saber esperanto). Vikipediisto:Chabi/Sorio Ésta es la tabla. Si hay algo mal, te ruego lo corrijas. Te pido por favor, que los wikipedistas que se quejan, les digas de mi parte que tú no tienes nada que ver, si alguien tiene la culpa de que escriba mal soy YO. Así que me lo digan. No me enfado porque me digan que lo hago mal (soy el primero en decir que NO HABLO ESPERANTO). Lo que me fastidia es que no me lo digan ellos mismos, sino tú o cualquier tercero al que se le carga con el mensaje. Gracias de nuevo por tus palabras y perdonas las molestias que ha causado mi ignorancia de la internacia lingvo.

Mi ne parolas Esperanton, sed mi volas helpi. --Chabi 20:28, 23. Okt 2007 (UTC)

Monitor redakti

¿Podrías ser mi monitor aquí? Sería un placer que alguien me ayudara. Si quieres pongo una página en la que pongo los esbozos, por ejemplo Vikipediisto:Chabi/Proboj, luego tú la corrijes y la editamos. ¿Que te parece la idea? ¿Te gustaría ser mi monitor en la Vikipedio? Danke pro viaj paloroj. --Chabi 13:23, 24. Okt 2007 (UTC)

De todas formas, lo único que dito es sobre pueblos de Soria, utilizando una plantilla Vikipediisto:Chabi/Sorio, que me han correjido algunos Wikipedistas. --Chabi 13:32, 24. Okt 2007 (UTC)

Jubileo redakti

Gratulon! - Vi vivas en urbo kun 100-jara Esperanto-tradicio! Ĉu la festo jam pasis? Kiel ajn, plej bonajn dezirojn por vi kaj samurbaj esperantistoj!

Ek al la dua jarcento!! Amike, Pietersz 08:10, 26. Okt 2007 (UTC)

sɛx.'ʒi.pi redakti

Mi vidas la literojn same en la esperanta kaj anglalingva artikoloj! --Raoni Sousa 02:12, 27. Okt 2007 (UTC)


He hecho aquí algunos artículos, corrígelos cuando puedas. Chabidiskkont

Tie estas la artikoloj kio mi havas fari, korekti per favor Chabidiskkont

Kara Fernando, dankon al vi pro via mesaĝo kaj pro via voĉdono. Mi ne sciis, ke ekzistis tiaj alidirektiloj por lingvoj : iom pri Vikipedio mi lernas ĉiutage ! Mi provos plu redakti la artikolon pri Madagaskaro antaŭ la fino de la monato, precipe pri geografio kaj historio. Amike, Thomas Guibal 16:36, 2. Nov 2007 (UTC)

Mi nun oficiale estas administranto. Denove dankon pro via subteno, kaj ne hezitu kontakti min pro iu ajn demando ! Amike, Thomas Guibal 16:37, 16. Nov 2007 (UTC)

Dankon! redakti

Dankon pro via bona laboro pri la kategorioj de muzikgrupoj! -- Yekrats 01:17, 26. Nov 2007 (UTC)

Estimata Fernando, ŝablono estas farata kiel ia ajn paĝo, tamen iuj programistoj faras kompleksajn akrobataĵojn kun ŝablonoj (preter mia nuna programada scio kaj ebleco). Tamen eble vi povas kopii kodon el alia simila ŝablono por via. Amike salutas Yekrats 12:52, 26. Nov 2007 (UTC).

Báthori redakti

La hungara lingvo akcentas la unuan silabon, krome Báth estas longa, ĉar á estas longa vokalo en la hungara, tial estas supersigno sur a. La konsonanto t simple malaperis. Laŭ mia metodo la prononco estas (bAtori).--Crosstor 13:56, 29. Nov 2007 (UTC)

La hungaroj origine havas parencecon al ĉinoj kaj japanoj. Tial la hungara nomo estas inversa laŭ eŭropanoj, ĉiam hungaroj komencas per la familia nomo. Tiu hungara-japana sistemo estas pli logika, se temas pri listoj, ekzemple telefonlisto ktp. La fama futbalisto estis Puskás Ferenc laŭ hungara ortografio, ne F. Puskás. Se mi scias, mi helpas Vin.--Crosstor 15:26, 29. Nov 2007 (UTC)
Mi konsentas, sed la problemo estas pli granda.
  • Estas artikolo pri Stefano Báthori, kiu estas nature erara formo, ĝuste: Stefano Báthory.
  • La nomo estas familia nomo, kaj ĝi estis dinastio, ankaŭ vivis famaj antaŭloj kaj posteuloj.
  • Dum la historio estis kutimo en Hungario, ke la nobeloj signis la nobelrangon per y-finaĵo. Nature Báthory estis ĉefnobelo, tial la y kaj ne i.
  • La formo sen h estas eble tial, ĉar tio pli bone adaptiĝas al Esperanto. En la hungara lingvo origine akordis al tono (sono) po unu skribosigno. En 1000 oni komencis uzi la latinon, kies skribmaniero ne akordis al la hungara. Tial oni uzis diversajn kromliterojn: h, w, y, c, s kaj supersignojn, ktp. --Crosstor 06:46, 30. Nov 2007 (UTC)

MalafayaBot redakti

Fernando, não percebi o que quiseste dizer na página de discussão do meu bot. Eu não tutoriei nada :). Malafaya 19:42, 1. Dec 2007 (UTC)

Criar páginas de discussão com bot, lá possível é. Agora, será correcto manipular essa estatística? :) Já agora, em que é que o meu bot é "melhor" que os outros de interwikis? O problema dos bots adicionarem interwikis errados não depende do bot ser melhor que outro ou não. O problema normalmente é a presença de um interwiki errado numa Wikipedia. Esse interwiki é depois disseminado por todas as outras. É basicamente isso que o bot de interwikis faz. Malafaya 14:11, 4. Dec 2007 (UTC)

Alidirektiloj redakti

Jes, certigite. Mi faris du pruvojn.

  1. Mi rigardis Speciala:Statistics, kaj rapide ŝanĝis unu artikolon al alidirektilo. (Mi movis ĝin al ĝermolisto.) Poste, la suma nombro de paĝoj en la datumaro estis sama.
  2. Mi rigardis Speciala:Statistics, kaj rapide aldonis alidirektilon. La nombro de paĝoj en la datumaro pligrandiĝis je 1: 211385 -> 211386

-- Yekrats 22:42, 5. Dec 2007 (UTC)

Tio-avô redakti

Fernando, ĉu vi estos en Aracaju por Zamenhoftago? Mi ne sukcesis kontaktigi Maurílion kaj aliajn en ĉi tiuj lastaj monatoj. Mi ankaŭ ne scias traduki Tio-Avô, diru do "frato de la avo".Roberto 04:44, 11. Dec 2007 (UTC)


Kara, mi apenaŭ ekkonas Francisca Julia. Galante estas ĉarma. Pri poezio, eble vi devas eklerni metrikon en Esperanto.Roberto 12:49, 11. Dec 2007 (UTC)

Ĉu vi restos en la maro ĝis la 18-a aŭ vi restos en Alagoaso ĝis la 18-a? Mi ekkonis esperantiston-geologiston-arĥeologon en Bahio, li estas en mia orkuto. Mi pensas verki ion pri mia arĥeologia vojaĝo al Amazonio en Esperanto, sed ŝajne al mi tro mallonga. Eble vi verkos ion pri laboro en brazila maro kaj ni kunmentos niajn spertojn en eletronika libro.Roberto 12:10, 12. Dec 2007 (UTC)

Vi estas tre proksime, nur 100-120km, vi povus veni. Bone, kelkaj geologistoj estas, do oni povas skribi pri petroleo.Roberto 17:52, 12. Dec 2007 (UTC)

Petrolo redakti

Kara, mi pensis fari ion dum la Zamenhoftago, sed estas malfacile. Eble ni rekomencos ĉion venontejare. Mi pensis verki ion popularan pri niaj sciencaj vojaĝoj, t. e., agrabla por scivolemuloj, sed kun scienca fono. Pri nafto kaj petrolo, vi estas fakulo, refaru la artikolojn. La aŭtoro de longe ŝajne ne partoprenas nian verkadon. Eble vi povas diskuti kun Narvalo, kiu redaktis ilin, sed mi pensas nur lingve korektis.Roberto 11:33, 13. Dec 2007 (UTC)
Ho, la geologisto de Salvador nomiĝas Rubens Antônio.
Pri Nafto, legu artikolon Napalmo, tie oni uzas "nafto" evidente kiel sinonimo de portugallingva "nafta".Roberto 21:15, 22. Dec 2007 (UTC)

Fundamentaj vortoj redakti

Saluton Fernando! Mi vidas ke vi aldonis la kategorion "Fundamentaj vortoj" al pluraj artikoloj. En la diskuto en la diskutejo tamen estis ioma kontraŭo al la mencio de tio en la Vikipedio, ĉar tio estas afero por vortaro, ne por enciklopedio. Mi do petas vin ne plu aldoni la kategorion al artikoloj ĝis kiam estos iu konsento pri la afero. Marcos 20:57, 14. Dec 2007 (UTC)

Saluton, Marcos! Kara, ĉu vere necesas, ke mi ĉesu tiun parton de mia kontribuo? :-/ Nu, se ni legas en la Diskutejo la respondojn al mia ideo, ni tuj rimarkos, ke la homoj ne kontraŭis ĝin. Bertilo, kiu parolis tion pri vortaro, miskomprenis, kion mi dirvolis, kaj ne respondis, kion mi diris poste, kiam mi montris mian opinion pri tio. Eble la parto polemika de mia ideo estas tiu rilate al la kreo de ŝablonoj por indiki en la artikola enkonduko, apud la grasa vorto, ĉu la vortoj estas fundamentaj, oficialaj, zamenhofaj, neoficialaj aŭ eĉ vikipediaj sugestoj (mi ne rememoras ĉu mi diris pri tiu parto de mia ideo; precipe pro tio, la ideo estas tauĝa por vikipedio mem, ne por vortaro. Mi celis enkonduki tiun parton de la ideo, tamen mi ne pluigi ĝin, ĉar mi decidis fari aliajn laborojn). Rilate nur al la kreo de kategorioj, tio neniel malhelpas nian enciklopedion kaj eĉ kontraŭas nenion de la projekto. Tiaj kategorioj estas gravaj por lingvistiko, lingvaj aferoj, Esperanto kaj Esperantismo. Ĉu vi ja ne konsentas, kolego? -- Fernando Maia Jr. 23:48, 14. Dec 2007 (UTC)
En via dua mesaĝo en la diskutejo, vi ja diris ke laŭ vi tiu indiko pri Fundamenteco estas "taŭga kaj interesa eco por Vikipedio", sed vi tute ne klarigis kial. Mi konsentas kun Bertilo kaj Mevo, ke montro de Fundamenteco kaj oficialeco estas tasko por vortaroj (jam bonege plenumita de ReVo kaj PIV) kaj ne tasko de enciklopedio.
Memoru ke encikopedio ne skribas pri vortoj, sed pri aferoj. Ekzemple, en la artikolo abelo, ni skribas ne pri la vorto "abelo", sed pri abeloj. Tio estas grava diferenco. Pri la vorto "abelo" oni trovas informojn en vortaro, ne en enciklopedio. Nur maloftege enciklopedio skribas pri vortoj (ekzemple en la artikolo ĵurnalo, sed tiam nur por eviti miskomprenon de la vorto, kiu povus kaŭzi miskomprenon de la afero mem.
Kaj ĉar la artikolo abelo temas pri la insektoj kaj ne pri la vorto "abelo", tute ne taŭgas la kategorio "Fundamenta vorto". Abeloj ja ne estas vortoj, sed bestoj...
Pri kategorioj ĉiam tre gravas komunuma interkonsento. Tro da kategorioj povas kaŭzi konfuzon kaj malordigi la kategori-sistemon. Do mi vere petas vin unue findiskuti la aferon antaŭ ol daŭirigi la aldonadon de tiu kategorio. La diskutejo tamen estus pli bona loko por la diskuto ol via (aŭ mia) persona diskutpaĝo. Marcos 18:07, 15. Dec 2007 (UTC)

Ĉu ankoraŭ vi estas tie ĉi? redakti

Kara, ĉu vi ne dormos por vojaĝi matene al Salvador! Dormu!Roberto 04:20, 19. Dec 2007 (UTC)

Feliz Navidad redakti

Hola, quisiera desearte una feliz Navidad para ti y para los tuyos y un próspero año 2008. Dankon al pri por ĉio. --Chabi 10:25, 24. Dec 2007 (UTC)

saluton el ombresaco redakti

Saluton, mi ĵus legis vian mesaĝon ĉe mia diskut-paĝo.

Vere, mi ne laboras pri ĝi, ĉar pro tio mi havas mian blogon, kaj ĉe vikipedio (miaopinie) la grava afero estas kion oni skribas, ne kiu skribas ĝin. Kaj ĉi tie mi volus esti juĝita nur dank'al (aŭ malgraŭ) miaj kontribuoj.

Pardonu mia malfruecon respondi.

tertremo redakti

Ne koleru, sed mi ne vidas motivon, kial skribi Tertremon kun majusklo T. Ĝi estas ordinara vorto en titolo pri Lisbona tertremo. Petro@diskkont 20:11, 3. Feb 2008 (UTC)

Vikivortaro redakti

Mi legis, ke vi nun pligrandigas Vikivortaron. Fakte, ankaŭ mi havis tiun ideon kaj mi eĉ pretigis mian propran vortaron kun 175 000 (175 mil, vere!) vortoj, kiun mi planas aŭtomate alŝuti al Vikivortaro. Pro tio verŝajne dume ne tiom indas fari permanan laboron. Kio estus tamen tre grava estas interkonsento pri aspekto de artikolo: kiel oni indikas la fundemantecon de la vorto kaj oficialajn aldonojn de UEA, kiel oni montru la radik-kategoriecon, kiel oni donu naciajn tradukojn ktp. Mia vortaro havas vortojn en pluraj lingvoj (dume en 16), ligitaj al al E-vortaro, mi havas ĉ. 170 000 ĉeĥa vortoj, ĉ 65 mil rusaj, germanaj kaj anglaj ktp. Do, se vi pretigus ĉiujn ŝablonojn por tiuj aferoj -- mi povus, ni diru, aŭtomate generi 1 000 unuajn paĝojn kaj sendi al vi por tralego kaj alŝuto. Ĉu bone? Amike, Alaŭdo ۩ 09:37, 4. Feb 2008 (UTC)

Vidu, mi povas aŭtomate krei multajn paĝojn laŭ mia datenbazo, sed mi ne scias, kiun aspekton havu tiujn paĝojn. Krome, ne ekzistas iu kroma informo pri vortoj, krom tradukoj en pluraj lingvoj. Mi pensas, ke indas aldoni informon pri fundementeco kaj pri radik-kategorieco, sed mi dume ne certas, kiel. Krome, mi volonte uzus ReVo-n kiel bazon, mi ankoraŭ ne okupiĝis pri ties konvertado, sed pensas, ke tio ne estos tro tempo-raba tasko.
Do, la ĉefa peto al vi: kreu unu "modelan" paĝon por unu vorto, kiu enhavu maksimume da ebla informo: vorto mem, oficialeco, prononc-indikoj (se bezonatas), uz-ekzemploj el E-klasikuloj, klarigoj, tradukoj en plurajn lingvoj ktp. Se vi bezonas helpon pri formato de la paĝo -- mi povas volonte helpi al vi, mi scipovas kaj HTML kaj CSS kaj iom da Viki-sintakso.
Kiam tiu unu paĝo pretos, mi programos eksportilon por mia datenbazo, por ke ni aŭtomate kreu paĝojn por pliaj vortoj. Mi povas ilin aŭtomate alŝuti -- tio tute ne estas problemo! La problemo estas bela kaj plaĉa aspektigo de vortara artikolo.
Amike, Alaŭdo ۩ 14:02, 4. Feb 2008 (UTC)
Dankon pro via laboro, mi rigardis la ambaŭ artikolojn kaj havas kelkajn pliajn demandojn:
  • De kie vi prenas la klarigojn?
  • Kial la ligilo al "Wort" plusendas al neekzistanta E-artikolo en vortaro, sed ne al la germana artikolo?
  • ĉu ekzistas certa sinsekvo de tradukoj en la listo?
  • de ke vi prenas uz-ekzemplojn?
Fakte, en mia datumbazo mi havas nur vortojn, sen klarigo. Kiel mi jam diris, eblas enmeti la klarigojn el ReVo. Sed kion ni faru pri uz-ekzemploj? Ĉu ni provu traserĉi iujn arkivojn?
Amike, Aleksandro.

Progresigi retajn multlingvajn vortarojn estas giganta projekto kiu metas min en granda embaraso. Ja ekzistas ReVo, Vikivortaro/Wiktionary (diverslingve), OmegaWiki, la Vortaro, ktp. Mi tre ŝatus ke ĉiuj tiuj streboj estus iam unuigitaj. Ĉiuj tiuj projektoj havas komputilan aspekton, sekve unuigo de la projektoj povus esti komputile solvita, kio tute ne forigas bezonon de homa redaktado (preferinde kolektiva). Antaŭ ol dediĉi tempon kaj energion por antaŭenigi unu aŭ alian el tiuj projektoj, estu bone pripensi sintezon de la jam giganta dise farita laboro. Arno Lagrange  19:16, 21. Feb 2008 (UTC)

Havendaj artikoloj redakti

Nu, nune ni volas ete malgrandigi la liston de havendaj artikoloj al 1000, do ni ne povas aldoni sen forigo de alia temo aliloke. Ankaŭ ŝajne ke neokcidentaj (ne-Usonaj, kaj ne-Eŭropaj) artikoloj estas pli volataj. Do, artikoloj pri Tenzin Gyatso kaj Oscar Niemeyer estas bonegaj sugestojn, sed kiuj artikoloj estas anstataŭigendaj? -- Yekrats 02:06, 6. Feb 2008 (UTC)

Nu, multaj el tiu listo estis jam forigita (de mi)! Vidu la nunan liston en meta. (Mi ankoraŭ ne ĝisdatigas la eo-liston.) Ekzemple, mi forigis Madonna, Michael Jackson, Fratoj Wright, kaj multajn aliajn. En la nuna diskuto, ni diskutas kiujn artikolojn forigi, por denove egali 1000 artikolojn. -- Yekrats 11:30, 8. Feb 2008 (UTC)

Denove pri VikiVortaro redakti

Saluton! Pardonu, ke mi longe ne respondis al vi -- ĵus mia edzino "finbatis" siajn ekzamenojn kaj preskaŭ finskribis la diploman laboron -- kaj jen mi havas miajn ekzamenojn (morgaŭ la unuan, kaj poste pliajn 4 kun 1-semajna interpaŭzo). Mi tute ne forgesis pri VikiVortaro, sed dume mi ne sukcesas vere dediĉi al la tasko sufiĉe da tempo. Se vin interesas tiu mia vortaro, mi povas libere disponigi ĝin al vi (ekz. mi povus alŝuti ĝin ien por vi) -- eble vi povus uzi ĝin por la artikoloj, kiujn vi kredas. La vortaro estas en MS Access 2007, sed mi povas konverti ĝin laŭ via emo al alia formato. Kaj plia ideo: ĉu vi jam rigardis la VikiCitaron en Esperanto? Mi iom aktivis tie, sed ne multe -- ankaŭ tie oni povus iom helpi al la projekto! Amike, Alaŭdo ۩ 18:27, 25. Feb 2008 (UTC)

Saluton! redakti

(Mi estas Hiyayaywhopee de Vikivortaro. Via uzula paĝo diras, ke mi devas paroli kun vi ĉi tie.)

Mi bedaŭras! Mi nur vidis la malordan "aliaj lingvoj" ŝablonon kaj volis ordigi ĝin. Tamen la vortaro mem estas pli grava... kion mi povas fari por ke plibonigas ĝin?

70.161.244.46 22:04, 10. Mar 2008 (UTC)

Horacio redakti

Dankon pro la ligilo, Fernando. Mi plezure legis la unuan paĝon de la aventuroj de Horacio kaj atentos pri la sekvontaj. Amike, Thomas Guibal 08:47, 15. Mar 2008 (UTC)

Dankon! Tre amuza! Dankon pro la diligenta traduko. -- Yekrats 11:59, 15. Mar 2008 (UTC)

Como vai? Só li a mensagem que me mandou em dezembro passado agora! Sou do Brasil, e você? Colabora na WP:PT? Desculpe-me pela demora; abraço! --Tonyjeff 16:48, 15. Aŭg 2008 (UTC)

Tens gmail? Tou a traducir unos tespos p'ra o Esperanto e é p'ra te os poder enviar. Preciso uma correcçã ortogrÂfica. Podes me ajudar, por favor? --Chabi 22:29, 30. Aŭg 2008 (UTC)


Mourenx redakti

Roboton mi ne havas Kore. Henri

Rebonvenon redakti

Nu dankon Fernando, via mesaĝo pri mia nesuperebla genio vere igis min ridadi ! :=)

Mi kore ĝojas revidi vin ĉi tie. Se la afero interesas vin, ne forgesu voĉdoni pri la venonta, nova aspekto de la ĉefpaĝo. Amike, Thomas Guibal 14:24, 9. Sep 2008 (UTC)

Dankon pro via voĉdono kaj pro la atentigo. Mi fakte simple kopiis tiun tekston el la nuna ĉefpaĝo, kaj ne korektis ĝin. Nun farita. Thomas Guibal 13:21, 10. Sep 2008 (UTC)

Aracaju redakti

Nunca mais nos reunimos. Está tudo parado. Qdo vc tiver um domingo livre avise, aí marcamos uma reunião na biblioteca com todo mundo pra fazer uma avaliação. Roberto 15:26, 9. Sep 2008 (UTC).

Qdo vc estiver por aqui, avise, Kad disse que vc virá por volta do dia 20 e depois não virá mais a SE até o ano q vem.Roberto 13:38, 9. Okt 2008 (UTC)
Verdade, Luiza está colecionando selos, não sei ainda por qto tempo. Agora que eu gastei mais de 100 reais com isso, ela deve desistir...Roberto 13:59, 9. Okt 2008 (UTC)

Saluton. Mi klopodis korekti fusaĵon en la artikolo Pavo kaj almenaŭ enmetis la alilingvajn ligilojn sub la nomo Pavo por ke ĝi estu la plej konata specio kaj poste la artikolo povu esti plibonigita. Dume vi kreis la artikolon Barata pavo same por la specio sen kalkuli laŭ la averto en la Diskutejo ke jam ekzistis la artikolo Pavo. Nun oni devas kunigi ambaŭ. Por mi la nomo ne gravas, ĉar Barata pavo povas esti utila dum Pavo povas resti por la genro kiu preskaŭ hazarde nomiĝas same en la latina, sed oni devas fari ĝin. Mi nun prizorgas aliajn familiojn de la birdaro.--kani 18:36, 5. Okt 2008 (UTC)

Mi ne komprenigis min kaj vi ne komprenis min. Mi parolis nur pri la alilingvaj ligiloj. Pri la artikolo mi konsentas. Ne gravas. Faru vian bontrovon. Adiaŭ.--kani 21:44, 5. Okt 2008 (UTC)
Ne gravas. Jes, birdoj estas mia hobio, sed mi kunlaboras por Vikipedio ankaŭ en multaj aliaj aspektoj, tio estas, mi enmetas aŭ korektas aŭ plibonigetas artikolojn pri multaj aliaj temoj. Tamen tio ne pravigas min. Pri Pavo mi volis diri nur, ke tiu nomo taŭgas por la genro kaj Barata pavo por la specio, kiu povus ankaŭ havi duan nomon Blua pavo. Sed tio jam oni faros. La problemo estis nur, ke la alilingvaj ligiloj por la specio estis en Pavo kaj en Barata pavo ne estis ligiloj. Nun mi estas en familio de Tukanoj. Fakte mi komencis la laboron laŭ la ordo de birdaj ordoj en tabeloj sed tiam mi eklernis. Kiam mi alvenis al karadrioj mi jam faris la laboron pli serioze ekzemple ĉe kolumboj, strigoj, koracioformaj, ktp. Nun mi estas malproksime de fazanoj kaj pavoj.--kani 22:24, 5. Okt 2008 (UTC)

Saluton!!! :-)

--Rnbastos 17:30, 10. Okt 2008 (UTC)

Traduko el latino redakti

Mi tradukis, estas en mia diskutpaĝo.Roberto 12:07, 13. Okt 2008 (UTC)

Vikipediista paĝo redakti

Mi aldonis kelkajn informojn pri mi, ĉu bone?--Esperantst 23:50, 13. Okt 2008 (UTC)

Amikoj en Meksiko redakti

Ĉu viaj amikoj estas Esperanto-parolantoj? --Esperantst 00:49, 14. Okt 2008 (UTC)

Informkesto por sportistoj redakti

Se vi plu bezonas informkesto por sportistoj mi povas fari ĝin, sed vi klarigu viajn bezonojn al mi por ke mi ĝuste ĝin frius. Eksemple ĉu vi volus unu ŝablonon por ĉiuj sportistoj ĉu unu por olimpikistoj unu por aliaj ktp.--Arkadiusz Zychewicz 13:58, 10. Nov 2009 (UTC) Mi ekpensis ne atendi kaj fari: {{Informkesto sportisto}} (nun estas malplena) Via bezonoj vi povas entajpi en {{Informkesto sportisto/dokumentado}} kaj mi faros ŝablonon laŭ tiu. --Arkadiusz Zychewicz 14:09, 10. Nov 2009 (UTC)

Mi finis pli grandan parton de laboro ĉe {{Informkesto sportisto}}. Restis nur malgrandaj koreketoj kiuj estos videbla post kelfoje uzado de ŝablono. Por ekzempo mi uzis ĝin en du artikoloj: Igor Novikov (sportisto) kaj Michael Phelps. Kiel uzi la ŝablonon mi skribis en {{Informkesto sportisto/dokumentado}} --Arkadiusz Zychewicz 11:52, 17. Nov 2009 (UTC)
Se Vi volas aldoni prononcon, mi povas aldni tial parametron. Kaj forigi flagon el teksto. Ankaŭ mi povas aldoni parametron kiu indikas por ke ne verki komencon de artikolo. Laŭ mi multaj artikoloj havos saman komencon, kaj por kelkaj oni sufiĉos la parametro. --Arkadiusz Zychewicz 15:00, 18. Nov 2009 (UTC)

Dankon, la artikolo nun aspektas tre kontentinde ! Pri la ŝablono geokesto ĝi ja estas la plej freŝdata kaj plej detala ŝablono por ĉiuj geografiaĵoj. Mi invitas vin uzi ĝin post atenta legado de ties dokumentado. Kore, Thomas Guibal 17:05, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Municipoj de Serĝipo redakti

Kara Fernando, saluton! Mi legis en via paĝo ke, Vi volus ek la artikolojn de la serĝipaj municipoj. Mi estas tradukanta la brazilajn municipojn ekde la portugala vikio, tiam mi demandas al Vi se mi povus traduki la serĝipaj aŭ se Vi volas fari tiun. Danke! Conrado 19:20, 17 Dec. 2011 (UTC)

Fernando, mi ekkomencis...post, bonvole, pligrandigis ilin! Feliĉan 2012! Conrado 19:55, 27 Dec. 2011 (UTC)
Kara, mi jam finis la serĝipajn municipojn! Kaj nun, se Vi volus, korektigu la ligilojn de la municipoj en via vikipaĝo. Ha, ankaŭ plenumigu la municipajn artikolojn, bonvole! Brakumon! Conrado 15:35, 17 Jan. 2012 (UTC)

Nova bildo redakti

Saluton,


via nova bildo estas bonega. Vi alŝutis unu bonan bildon. Bonvolu adu vian laboron.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 13:12, 27 Dec. 2011 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto redakti

Saluton Fernando Maia Jr.! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:21, 8 Nov. 2012 (UTC)

En la paĝo pri Brazila Esperantista Junulara Organizo estas informo, ke vi en la periodo 2010-2012 estis en ties estraro - laŭ la BEJO-retejo ankaŭ en 2012-2014 estas tiel. La vikipedia paĝo pri BEJO havas multajn ruĝajn ligilojn kaj ne estas tre aktuala, ekzemple la listo de estraranoj ankoraŭ estas tiu de antaŭ 2012... Ĉu vi ne emus aktualigi la paĝan enhavon kaj per kreo de iuj novaj ĝermaj artikoloj forigi iujn ruĝajn ligilojn? ThomasPusch (diskuto) 08:58, 19 Aŭg. 2013 (UTC)

Thomas, dankon pro la zorgo kaj atentigo. Vi certe pravas. Mi pli atentos pri tiu paĝo Fernando Maia Jr. (diskuto) 14:20, 8 Sep. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:41, 30 Dec. 2013 (UTC)

Ŝablono ELiSo redakti

Jen   {{Uzanto ELiSo}}

  ELiSo
Mi estas membro de
Esperanto kaj Libera Scio




Vikiano (diskuto) 05:16, 10 dec. 2016 (UTC)Reply

Claudio Pistilli redakti

Mi pardonpetas, ke mi eble ĝenu vin per persona demando, sed mi ne konas aliajn brazilajn vikipediistojn nuntempe aktivajn. Mi foje kunlaboris kun Uzanto:Claudio Pistilli, kiu ege kontribuis ĉefe per artikoloj rilataj al kemio. Mi konstatas, ke ekde la 27an de marto 2020 li nenion faris, kvankam li estis ĝis tiam ege aktiva. Pro la aktualaj situacioj mi persone priokupiĝas pri lia sano. Ĉu vi konas lin? scias iom pri li? povas kontakti kun li aŭ konas iun kiu povas ion fari tiurilate? Se vi preferas, vi povas kontakti min per la retadreso kiu aperas en mia uzantopaĝo. Dankon.--kani (diskuto) 01:00, 26 jul. 2020 (UTC)Reply

Saluton, Kani. Mi estas TRE bonfarta. Okazas ke oni sxtelis mian komputilon. Baldaux mi acxetos alian. Dankegon. Claudio Pistilli (diskuto) 11:01, 9 okt. 2020 (UTC)Reply

Mi bedaŭras la aferon, sed konsiderinte la sansisteman situacion, mi malbedaŭras, ke ne temis pri malbonfarta afero. Do, revenu kiam vi povos.--kani (diskuto) 11:15, 9 okt. 2020 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, Fernando Maia Jr.! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:16, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Ruth de Souza redakti

Saluton. Mi dezirus komenti al vi mian nur personan opinion pri ruĝaj kaj bluaj ligiloj al aliaj artikoloj, tio estas al ekzistantaj kaj ne ekzistantaj. Kompreneble pri bluaj, preskaŭ ĉiuj konsentas, ke ju pli da ili des pli bone, ĉar homoj povas salti de unua artikolo al alia laŭdezire. Pri ruĝaj ne estas tioma interkonsento: kelkaj opinias, ke ties abundo instigos al kontribuo de kreantoj, dum aliaj (inter kiuj mi) konsideras, ke troa abundo kvazaŭ montras fuŝan bildon de la artikolo, kvazaŭ nefarita, manka de rilatoj, ktp. Kompreneble ĉiu rajtas havi sian propran opinion. Mi povas supozi, ke mi estas inter tiuj laste menciitaj. Fakte mi faris kelkajn plibonigadetojn en la artikolo, inter kiuj bluigis kelkajn ĝistiamajn ruĝajn ligilojn, nun bluaj. Restas ankoraŭ pli ol 40, kaj mi dubas, ke baldaŭ plej el ili bluiĝos. Se mi eraros, des pli bone. Male, eble indus forigi la krampojn al tiuj kiuj plej malverŝajne iĝos esperantigitaj. Sed tio estas nur mia persona vidpunkto. Ekzemple se el la 40 oni senkrampigas 10 aŭ 20, la artikolo ne aspektos tiom manka. Kaj kompreneble je la ebla kaj dezirinda kreo de tiuj artikoloj ĉiam eblos reenkrampigi ilin. Amike.--kani (diskuto) 17:20, 17 maj. 2021 (UTC)Reply

Kara Kani, por mi estas honoro, ke vi atentas pri la artikolo kaj al mi skribas. Mi efektive intencas bluigi la ligilojn kadre de la Kampanjo 300 000: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2021/Por-300-000-artikoloj-en-Vikipedio-gxis-julio-2021. Ni esperu, ke mi sukcesos. Koran dankon pro ĉio!

Filmafiŝoj redakti

Mi rimarkis ke vi alŝutis al nia vikipedio la filman afiŝon Dosiero:Elysium-afiŝo.jpg sub {{Justa uzo}} mi verkadas pri filmoj sed maloftege mi trovas la afiŝon ĉe komunejo, mi rimarkis ke en aliaj vikipedioj ankaŭ malofte aperas la afiŝo, ĉu oni rajtas alŝuti ilin al nia eo.vikipedio? --  Radioamatoro (diskuto) 14:46, 18 okt. 2021 (UTC)Reply

Kara, saluton! Laŭ mi jes, sed nepre kaj rigore sekvu la aspektojn por justa uzo. Ĉio estas indikita en la profilo de la dosiero, kiun vi indkis. --Fernando Maia Jr. (diskuto) 11:39, 25 okt. 2021 (UTC)Reply