Aracaju (10° 54′ 36″ S 37° 4′ 12″ U / 10.91000 °S, 37.07000 °U / -10.91000; -37.07000 (mapo)Koordinatoj: 10° 54′ 36″ S 37° 4′ 12″ U / 10.91000 °S, 37.07000 °U / -10.91000; -37.07000 (mapo)) (foje Esperantigita kiel Arakaĵuo) estas ĉefurbo de la brazila subŝtato Sergipe. La municipo Aracaju havis 498.619 loĝantojn en 174 km² (ĉ. 2800 loĝ/km²). Ĝi estas apud Atlantiko, kaj en ĝi estas la riveroj Sergipe kaj Poxim. Aracaju, ankaŭ aglomeriĝas al municipoj São Cristóvão, Nossa Senhora do Socorro kaj Barra dos Coqueiros. Tiu ĉi aglomeraĵo konsistas el 766.803 loĝantoj laŭ datumbazo de 2005.

Urbo Aracaju

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego
Datreveno 17-a de marto
Fondiĝo 1855
Nomo de la loĝanto aracajuano
Moto "Pax et Labore"
(Paco kaj laboro)
Urbestr(in)o João Alves Filho (Demokratoj) ĝis 2016
Situo
Situo de Aracaju
Situo de Aracaju
Subŝtato Serĝipo
Mezoregiono Leste Sergipano
Mikroregiono Aracaju
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 181,80 km²
Loĝantaro 544.039 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 2.952,60 loĝ./km²
Alteco 4 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,794 2000 [2]
MEP R$ 5.029.753.000 (66) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 9.954,00 2006 [3]
vdr

Aracaju estis fondita en 1855 de brazila inĝeniero Sebastião Basílio Pirro. Aracaju ne estis tiam ĉefurbo de Sergipe. La vorto Aracaju signifas "akaĵuarbo de papagoj".

Esperanto en Aracaju redakti

En Aracaju estis unu el unuaj Esperanto-grupoj de Brazilo, la Clube Esperanto, fondita de Alcebiades Paes en 1907. En 1918 estis tie la unua leĝo en Brazilo kiu permesis la instruon de Esperanto kiel laŭvola fako en publikaj lernejoj. En 1920 la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto estus en Aracaju, sed la urba movado rezignis tion.

ZEO en Aracaju redakti

En Aracaju troviĝas Largo Esperanto ("Placo Esperanto") en urbocentro, fine de strato Itabaianinha. (Foto videbla ĉe Ipernity)

Referencoj redakti

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.

Eksteraj ligiloj redakti