Joaquim Maria Machado de Assis
Joaquim Maria MACHADO de ASSIS [ĵoakim maria maŝadŭ djasiz] (naskiĝis en la 21-a de junio 1839, en Rio-de-Ĵanejro, kaj mortis en la 29-a de septembro 1908, en tiu sama urbo) estas brazila romanisto, rakontisto, teatra verkisto, kronikisto, poeto kaj ĵurnalisto. Li estas la fondinto de la Seĝo 23 de la Brazila Beletristika Akademio, por kiu elektis kiel patronon la verkiston José de Alencar (1829-1877), amiko mortinta ĉirkaŭ dudek jaroj antaŭ la fondo de la akademio. Machado de Assis okupis dum pli ol dek jaroj la prezidon de tiu institucio, kiun oni pasis ankaŭ nomi Domo de Machado de Assis.
Joaquim Maria Machado de Assis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Machado de Assis | |||||
Naskonomo | Joaquim Maria Machado de Assis | ||||
Naskiĝo | 21-an de junio 1839 en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Morto | 29-an de septembro 1908 (69-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Etno | Pardo Brazilians • nigruloj • Afrikobrazilano vd | ||||
Lingvoj | franca • portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Carolina Augusta Xavier de Novais (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto dramaturgo literaturkritikisto romanisto poeto ĵurnalisto lingvisto tipografo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Chrysalidas ❦ La alienisto ❦ Dom Casmurro ❦ The Posthumous Memoirs of Bras Cubas vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiUnuaj jaroj
redaktiMachado de Assis naskiĝis la 21-an de junio 1839, en Morro do Livramento (Monto Livramento), Rio-de-Ĵanejro, la tiama ĉefurbo de Brazilo. Liaj gepatroj estis Francisco José de Assis, mulato kiu laboris kiel pentristo, kaj Maria Leopodilna da Câmara Machado, portugala lavistino el Acoroj. Ili vivis kun Maria José de Mendonça Pereira, kiu kundividis sian domon kun la paro. La terenoj de Livramento konsistis el la bieno de la familio de Maria José kaj, ekde, 1818 oni dividis la areon en parcelojn, kiu formus la strato Nova de Livramento. Maria José fariĝis la baptopatrino de la estonta verkisto, kaj Joaquim Alberto de Sousa da Silveira, ŝia bopatro, fariĝis la baptopatro; kaj pro tio la gepatroj donis al la bebo la nomojn de la du baptogepatroj. La juna Machado de Assis havis fratinon, kiu mortis en 1845, kiam ŝi estis 4-jaraĝa.
Nomoparto | Nomo | Origino |
---|---|---|
Unua nomo | Joaquim | (baptopatro)
Joaquim Alberto de Sousa da Silveira |
Dua nomo | Maria | (baptopatrino)
Maria José de Mendonça Pereira |
Unua familinomo (patrinflanka) | Machado | (patrino)
Maria Leopodilna da Câmara Machado |
Dua familinomo (patroflanka) | de Assis | (patro)
Francisco José de Assis |
Machado de Assis komencis siajn studojn en regiona lernejo, sed ne montris multan interesiĝon. Pro lia kutimo helpi la plenumon de mesoj, li ekkonis la pastron Silveira Sarmento, kiu, laŭ iuj biografiistoj, fariĝis lia amiko kaj mentoro pri la latina.
En la felietono Casa Velha, publikigita de januaro 1885 ĝis februaro 1886, en la karioka revuo A Estação, Machado de Assis priskribas, kia estis la ĉefa domo kaj la kapelo de la bieno Livramento: "La domo, kies loko kaj situo ne bezonatas precizigi, estis konata, inter la loĝantoj de la kvartalo, kiel "Casa Velha" (Malnova Domo), kia ŝi vere estis. La domo datumis de la fino de la antaŭa jarcento. Temis pri solida kaj vasta konstruaĵo, kun aŭstera stilo, nuda je ornamoj. Mi, ekde la infanaĝo, konis ĝian eksteron, la grandan verandon en la fronto, la du enormajn pordegojn - unu por familianoj kaj vizitantoj, kaj la alia por servistoj kaj por la ŝarĝoj kun ties iro-reiro, la ĉaroj kaj la brutojn kiu eliris paŝti. Krom tiuj du enirejoj, ekzistis, en la kontraŭa flanko, kie troviĝis la kapelo, vojo kiun najbaroj kutimis sekvi dimanĉe por iri dimanĉe al meso aŭ sabate al preĝado".
Kiam Machado de Assis estis 10-jaraĝa, lia patrino mortis. Li kaj lia patro transloĝiĝis al São Cristóvão, strato São Luís de Gonzaga, numero 48, kie malmulte post la morto de la patrino, la patro ree edziĝis, ĉifoje kun Maria Inês da Silva. Maria Inês daŭre zorgis pri la infano post la morto de la patro. Ŝi produktis dolĉaĵojn en lernejo dediĉita nur al virinoj. Machado de Assis havis lecionojn en tiu lernejoj kaj ankaŭ kutimis lerni la francan lingvon kun enmigrinta panisto. Kelkaj biografiistoj akcentas sian fruan interesiĝon pri libroj.
Sociedade Petalógica
redaktiLaŭ ĉiuj indikoj, Machado evitis la kariokan suburbon kaj serĉis viveblecojn en la urbocentro. Kun multaj planoj kaj aventura animo, li tenis kelkajn amikligojn kaj amrilatojn. En 1854, li publikigis en Periódico dos Pobres (Periodaĵo de la Malriĉuloj) lian unuan soneton, dediĉitan al "Ilustríssima Senhora D.P.J.A" (Eminentega Sinjorino D.P.J.A), kun la subskribo "J. M. M. Assis". En la sekva jaro, li ekfrekventis la librovendejon de la ĵurnalisto, tipografo kaj humanisto Francisco de Paula Brito. En lia vendejo, krom libroj, vendiĝis ankaŭ medikamentoj, teoj, tabako, ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj. La vendejo de Francisco de Paula Brito ankaŭ funkciis kiel renkontiĝejo de Sociedade Petalógica (Societo Mensogema). En estonta tempo, Machado de Assis citus la Societon kiel lokon kie "oni diskutis pri tio, ekde la eksigo de iu ministro ĝis akrobataĵoj de dancistinoj; ekde la noto D de la voĉo de Tamberlick ĝis la diskursoj de Markizo de Paranao".
Verko
redaktiMachado de Assis okupas en la brazila literaturo honoran pozicion. Kiel mestizo, li rompis ĉiajn barojn, kiuj lin ĉirkaŭis dum tridek jaroj da fekunda laborado. Estis ja longa novictempo pasinta inter pluraj malesperoj kaj malmultaj ĝojoj, dum kiu la spirito de Machado de Assis akiris la plej bonan harditecon por firmiĝis, en 1879, ĉe la plej alta rango en beletristiko, okupante la gravan postenon de verkisto, en kiu kristaliĝas skoloj kaj literaturaj tendencoj.
Li estis romantikulo, tamen ĉiam kun la pordo malfermita al la flanko de realisma observado; ia psikologo kun vualitaj ironioj kaj trankvila pesimismo.
Romanoj
redakti- Ressurreição ("Releviĝo", ne tradukita) (1872)
- A Mão e a luva ("La mano kaj la ganto", ne tradukita) (1874)
- Helena ("Helena", ne tradukita) (1876)
- Iaiá Garcia ("Iaiá Garcia", ne tradukita) (1878)
- Memórias póstumas de Brás Cubas ("Postmortaj rememoroj de Brás Cubas", jam tradukita) (1881)
- Quincas Borba ("Quincas Borba", ne tradukita) (1891)
- Dom Casmurro ("Dom Casmurro", jam tradukita) (1899)
- Esaú e Jacó ("Esauo kaj Jakobo", ne tradukita) (1904)
- Memorial de Aires ("Memorigaĵo de Aires", ne tradukita) (1908)
Rakontaroj
redakti- Contos fluminenses ("Rakontoj de Rio-de-Ĵanejro") (1870)
- Histórias da meia-noite ("Noktomezaj historioj") (1873)
- Papéis avulsos ("Senkolektaj paperoj") (1882)
- Histórias sem data ("Sendataj historioj") (1884)
- Páginas recolhidas ("Kunigitaj paĝoj") (1899, 1937)
- Várias histórias ("Pluraj historioj") (1896)
- Relíquias de casa velha ("Relikoj de malnova hejmo") (1906)
Kronikoj
redakti- Crônicas
- A Semana
Poezio
redakti- Poesias
Teatraĵoj
redakti- Teatro
- Crítica Literária
- Crítica Teatral
Korespondaĵoj
redakti- Correspondência
En Esperanto
redakti- Teatro (kvar komedioj) (kompilaĵo; po homo tradukis la komediojn), eldonita de la Brazila Esperanto-Ligo unuafoje en 1958.
- Apologo, rakonto (traduko de Alcebíade Correia Pais, en Antologio de Brazilaj Rakontoj).
- La Divenistino kaj aliaj rakontoj, tradukita de Paulo Sérgio Viana, eldonita de Oportuno unuafoje en 2005.
- Postmortaj rememoroj de Brás Cubas, tradukita de Paulo Sérgio Viana, eldonita de Oportuno unuafoje en 2006.
- Dom Casmurro, tradukita de Paulo Sérgio Viana, eldonita de Oportuno unuafoje en 2007. Dua eldono: Sanpaŭlo: esprima.com.br, 2019.