Malfermi la ĉefan menuon

Antologio de Brazilaj Rakontoj estas antologio elektitaj de la Brazila Beletristika Akademio kaj eldonita de la Brazila Esperanto-Ligo en julio 1953 kaj kunmetita el 33 rakontoj de 33 malsamaj aŭtoroj, esperantigitaj de 33 tradukintoj.

Antologio de Brazilaj Rakontoj
Antologio de Brazilaj Rakontoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1953
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto Brazila Esperanto-Ligo
Paĝoj 312
Information icon.svg
vdr

Bibliografiaj informoj:

  • Brazila Beletristika Akademio (red.): Antologio de brazilaj rakontoj, Rio-de-Ĵanejro: Brazila Esperanto-Ligo, 1953. Komposto, presado: Gráfica Olímpica Editora. Formato: 14 x 19 cm, 312 paĝoj, broŝuro, kolora kovrilo. - Noto: Antologio kunmetita el 33 rakontoj, fare de 33 geaŭtoroj, esperantigita de 33 getradukintoj. Enhavas prezenton de BEL, antaŭparolon de Barbosa Lima Sobrinho, tiama prezidanto de la Brazila Beletristika Akademio, kaj mallongan bibliografion de la aŭtoroj. La libro estas sen ilustraĵoj; la kvara (malantaŭa) kovrilpaĝo kaj la kovrilklapoj estas sen teksto.

EnhavoRedakti

Geaŭtoroj Verkaĵoj Getradukintoj
Machado de Assis Apologo Alcebíades Correia Pais
Artur Azevedo Lia moŝto Alberto Couto Fernandes
Medeiros e Albuquerque La velkinta floro Débora do Amaral Malheiro
Júlia Lopes de Almeida La akciaĵo 587-a Allan Kardec Afonso Costa
Afonso Arinos Petro, la Barkisto Geraldo Matos
Antônio Austregésilo La frenezeco de Fraŭlino Floro Haroldo Leite Pinto
Carlos Magalhães de Azeredo Paĝo relegata Giovanni P. Faraco
Aluísio Azevedo Heredaĵoj A. J. de Faria Alvim
Paulo Barreto La kartonkapulo Henerik Kocher
Gustavo Barroso La norvegoj ĉe Sabiaguaba Osvaldo Leite de Moraes
Olavo Bilac La krimo Carlos Domingues
Humberto de Campos Katimbau Rosa Malheiro de Souza
Levi Carneiro Portreto de kampara hundo Everardo Backheuser
Vicente de Carvalho Ĉirkaŭ de fajro Deoclécio Lima Verde
Afonso Celso Kapitano Smart Maria do Amaral Malheiro
Coelho Neto Firmo, la bovgardisto J. B. Melo E Sousa
Viriato Correia La kapitilo Ismael Gomes Braga
Ribeiro Couto La karnavalgrupo de la ĉarmaj papilioj Ary Zamora
Luís Guimarães Filho La mueliloj Irani Baggi de Araújo
Múcio Leão La senutila promeso Porto Carreiro Neto
Alceu Amoroso Lima Sinjoro Ĉefanĝelo aŭ Paradizo perdita Miguel Timponi
Barbosa Lima Sobrinho Aventuroj de bukedo da floroj dum revolucia tago Sebastião de Albuquerque
Alcântara Machado La reveno de la tri reĝoj Aldino de Freitas
Alcides Maia Celoj Sila M. Chaves
Xavier Marques La vivo de la homo Mário Ritter Nunes
Rodrigo Octávio Gongo Velho Antonio Caetano Coutinho
Osvaldo Orico Uirapuru Eugénio Doin Vieira
Roquette Pinto La kanoto Alcindo Brito
João Ribeiro Sankta Bohemundo Diderot de Freitas
Paulo Setúbal Sanga finiĝo Wilson Veado
Cláudio de Sousa Serena doloro F. Ferreira da Costa Filho
Adelmar Tavares La bela mensogo Nelson Pereira de Souza
Celso Vieira Marabá Luís de Azevedo Coutinho

Eksteraj ligilojRedakti