Artur Azevedo

Artur Nabantino GONÇALVES de AZEVEDO, brazila verkisto, naskiĝis en la 7-a de julio 1855 en San-Luis, Maranjo kaj mortis en la 22-a de oktobro 1908 en Rio-de-Ĵanejro. Li estis la plej aplaŭdita, populara kaj multproduktanta brazila teatroverkisto. Nur dekkvinjara, ankoraŭ en sia naskiĝurbo, li verkis la spritan komedion "Amo per Proverboj" kiu estis prezentita la unuan fojon en la teatro São Luis kaj tuj altiris la atenton de la publiko. Poste li translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro kie li verkis kaj prezentigis, ĉiam kun granda sukceso, ĉiujn siajn multnombrajn teatraĵojn. Plej famaj teatroverkoj: O Dot (La Doto), A Jóia (La Juvelo), O Oráculo (La Orakolo), Véspera de Reis na Bahia (Antaŭtago de l' Trireĝa Festo en Bahio), A Capital Federal (La Federacia Ĉefurbo) krom Amo per Proverboj.

Artur Azevedo
Artur Azevedo.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1855 (1855-07-07)
en São Luís
Morto 22-an de oktobro 1908 (1908-10-22) (53-jara)
en Rio-de-Ĵanejro
Tombo tombejo Caju [#]
Lingvoj portugala [#]
Ŝtataneco Brazilo [#]
Familio
Gefratoj Aluísio Azevedo [#]
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • novelisto • ĵurnalistoverkisto [#]
Verkado
Verkoj A Capital Federal [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En 1898 li publikigis en la ĵurnalo O Paiz artikolon por Esperanto kaj ĝis sia morto li ĉiam montris simpation al la Internacia Lingvo. Tiu artikolo allogis la estontan gravan esperantiston Antônio Caetano Coutinho al Esperanto.

Eksteraj ligilojRedakti