Antonio Caetano Coutinho

brazila esperantisto
(Alidirektita el Antônio Caetano Coutinho)

Antonio Caetano COUTINHO (foje uzis la pseŭdonimon Kotinju) [antonjŭ kaetanŭ koŭtinjŭ] (naskiĝis en 1879 kaj mortis en la 15-a de februaro 1970, en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila farmaciisto kaj esperantisto. Li tradukis la verkon "Unuaj Lecionoj" de Théophile Cart kaj estis membro de la Lingva Komitato de 1905.

Antonio Caetano Coutinho
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1878 (1878-11-30)
Morto 15-an de februaro 1970 (1970-02-15) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 4576
vdr

Coutinho lernis Esperanton en 1898, varbite de la unua esperantisto brazila, la supera juĝisto D-ro Jacome Martins Baggi de Araujo. La broŝuron "Unuaj lecionoj" de Cart li tradukis portugalen, kaj la tradukon eldonis Hachette en Parizo. Jam en 1905 li estis elektita en la Lingvan Komitaton. Multon li verkis en Esperanto, precipe por "Brazila Esperantisto", kies direktoro li estis. "Esperantaj prozaĵoj" prezentas belan tradukon lian. Antologio de Brazilaj Rakontoj estas grandparte reviziita de li.

En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

En 1950 UEA aklamis lin Honora Membro. Diplomita pri farmacio, li plenumis la oficon de fakdelegito. Centojn da kursoj per korespondado de Brazila Esperanto-Ligo li zorgeme gvidis (Esperanto 6/1970 (775), p. 98).

Tradukoj

redakti

Recenzoj

redakti

Pri Primeiras lições de Esperanto

 
 Tiu ĉi broŝureto, resumo de Esperanto en 10 leçons, estis dum longa tempo la sola bona lernolibro por portugallingvanoj, bedaŭrinde ne sufiĉa por meminstruado. Gi estas tamen tre korekta kaj taŭgas por la propagando pro ĝia malkareco. 
— Brazila Esperantisto 1907, n03 jun

Bibliografio

redakti
  • 1970: Antonio Caetano Coutinho (1879-1970). [Nekrologo kun foto] en: Esperanto 6/1970 (775), p. 98