Carlos Magalhães de Azeredo
Carlos MAGALHÃES DE AZEREDO [karlŭs magaljanz djazeredŭ] (naskiĝis la 7-an de septembro 1872, en Rio-de-Ĵanejro, kaj mortis la 4-an de novembro 1963, en Romo) estis brazila ĵurnalisto, diplomato, poeto, rakontisto kaj eseisto.
Carlos Magalhães de Azeredo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de septembro 1872 en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Morto | 4-an de novembro 1963 (91-jaraĝa) en Romo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de San-Paŭlo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto diplomato poeto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis unu el la dek intelektuloj invititaj por kompletigi la grupon de tiamaj fondantoj de la Brazila Beletristika Akademio kaj estas fondinto de la Seĝo 9, por kiu elektis la poeton Gonçalves de Magalhães kiel patronon. Magalhães de Azeredo estis la plej juna el la fondintoj, en la aĝo de 25 jarojn, kaj la lasta mortinta, en la aĝo de 91.
En Esperanto
redakti- Paĝo relegata, rakonto (traduko de Giovanni P. Faraco, en Antologio de Brazilaj Rakontoj).
Eksteraj ligiloj
redakti- Brazila Beletristika Akademio (Portugallingve)