Kilikio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Cilicia
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
== Historio ==
Jam dum la 16-a jarcento antaŭ Kristo pruveblas sendependa princlando en la marborda [[ebenaĵo]] de la regiono. Ekde la 14-a jarcento antaŭ Kristo, sub imperistro ''Mursili la 2-a'', la princlando estis parto de la [[Hititoj|Hitita Imperio]]. Ekde la 9-a jarcento antaŭ Kristo la regiono estis provinco de la imperio [[Asirio]]. Sendependa regno la regiono estis ekde la jaro [[-607|607]] antaŭ Kristo, sed malmultajn generaciojn poste la regantoj de la regno iĝis [[vasalo]]j de la [[Persa Imperio]]. Dum la 4-a jarcento antaŭ Kristo dominas grekoj en ĉiuj regionoj de tiu mondoparto, ankaŭ en ''Cilicia'', fondiĝis pluraj historiaj urboj, kaj poste alternis makedonaj, siriaj kaj egiptaj regantoj, ĝis la romia armeestro ''Gnaeus Pompeius Magnus'' venkis la piratojn de la cilicia marbordo kaj el la oriento de la regiono igis romia provinco, dum la enloĝantoj de la montara okcidento kaj nordo ankoraŭ dum pluraj generacioj restis sendependaj de [[Romio]].
 
Dum la divido de la Romia Imperio, la regiono klare iĝis parto de la orienta parto, la [[Bizanca Imperio]]. Dum la 7-a jarcento post Kristo, kadre de la ekspansio de la nova religio [[Islamo]], la regiono iĝis regosfero de la [[araboj]] kaj regixis plejparte de [[Sirio]]: la montaro ''Taurus'' konsistigis la limon inter la islama mondo kaj la [[Bizanca Imperio]]. Dum la 10-a jarcento Bizanco rekonkeris la regionon.