i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Platanacero!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Petro 16. Jan 2006 08:55 (UTC)

Ritualo redakti

Saluton Platanacero, mi tradukis laŭ la pola lingvo artikolon pri ritualo. Ĉu vi povus kontroli la tradukon kaj eventuale korekti ĝin (memkompreneble se vi volos)? Dankas --Petr Tomasovsky 15:39, 12. Jun 2007 (UTC)

marku "redaktetojn" redakti

Marku malgrandajn ŝanĝojn kiel "redaktetojn". Vi kontribuas multe (tio bonas!), sed viaj kontribuoj plenigas la liston "lastaj ŝanĝoj" kaj pro tio ne videblas redaktoj de aliaj homoj. Se vi markos viajn negrandajn ŝanĝojn kiel "redaktetojn", ilin eblos kaŝi el la listo.

Kasztelania redakti

Saluton Platanacero, mi rigardis PIV-on kaj tie estas skribita: kastelestro, kastelmastro = nobela sinjoro, kiu posedas kastelon. Ĉu tio estas ĝi? Petr Tomasovsky@diskkont 10:23, 21. Sep 2007 (UTC)

Kasztelania signifas: teritorio, en kiu estras kastelestro. Ĝi estis subdividaĵo inter alie en mezepoka Pollando. Mi tradukus ĝin "kastelestrujo" --Lohengrin 18:55, 30. Sep 2007 (UTC)


Saluton, Platanacero, bedaŭrinde nur hodiaŭ mi legis vian leteron skribitan al mi. Vi skribis: "Estas vorto kiun mi ne scipovas traduki al Esperanto. Pole ĝi estas „Kasztelania’’, germane – „Kastellanei“ kaj angle – „Castellany”. Ĉu tio estos esperante: “kastelumo” aŭ “kastelestrumo” aŭ eble “kastelmastrumo”? Kion vi pensas pri tio?"

Nu, mi konsultis la germanan leksikonon "Brockhaus" kaj trovis tie klarigon, ke la kastelestroj (germanlingve "Kastellan") en la mezepoka Pollando estis juĝistoj kaj estroj de la armeo en sia distrikto (germanlingve "Kastellanei"), la distrikto apartenanta al la kastelestro. Sekve de tio la pola vorto "kasztelania" laŭ mi plej bone tradukeblas per kasteldistrikto. Tio tre similas al la propono de Lohengrin, "kastelestrujo", sed mi ne uzus la afikson -ujo tiurilate, ĉar -ujo elvokas la imagon de tuta lando, ne de parto de lando. Certa mi estas, ke vi nepre ne uzu la afikson -umo, ĉar nek "kastelumo", nek "kastelestrumo" klarigas, pri kio temas; la signifo de vortoj kun la afikso -umo klariĝas ja nur per la lingvouzo, do per tio, ke ni konas la aferon, kiun ni tiuvorte nomas. Sed ĝenerala scio ĝuste pri la sociaj kaj politikaj cirkonstancoj en mezepoko mankas al ni hodiaŭaj homoj. Mi esperas, ke mia propono al vi helpas ankoraŭ nun. Alois

Diskuto:Jelenia Góra redakti

La diskuto-spaco estas por ... DISKUTOJ, ne bildo-galerioj! Tamen, iom da ĉi tiuj bildoj taŭgas por la ĉefa artikolo. Kial aldoni tian aĵon al la diskuto-paĝo? -- Yekrats 18:52, 10. Dec 2007 (UTC)

Dłużec (Malsupra Silezio) redakti

Saluton, Platanacero. Mi ĵus alinomis vian provejan paĝon al Dłużec (Malsupra Silezio). Espereble tio estas en ordo por vi. Krome mi ligis ĝin kun alilingvaj artikoloj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:06, 15 apr. 2024 (UTC)Reply