Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La rund-pentraĵo de [[Árpád Feszty]] pri la ''Landokupo de la hungaroj'' estas la plej granda kaj grava [[panorama bildo]] en Hungario. La pentristo vidis rundpentraĵon dum sia vizito (1891) en [[Parizo]], kie li primiris panoraman bildon pri la napoleona milito. Li tiam decidis pentri similan rundpentraĵon. Je propono de sia bopatro [[Mór Jókai|Mór Jókai]] (grava hungara novelisto), li elektis kiel temon de la madjara landokupo, ĉar proksimiĝis ties miljara datreveno (896-1896).
 
La pentradon helpis ankaŭ aliaj pentristoj. Oni importis konvenan tolon el Belgio kaj luis parcelon je loko en [[Budapeŝto]], kie nuntempe staras la Hungara [[Belarta Muzeo]]. Adolf Feszty planis konstruaĵon por la rundprentraĵo kaj oni pli poste efektivigis tion. La pentristoj skizis desegnaĵojn ĉe la piedoj de orientaj [[Karpatoj]], en la valo de Voloc, en la trapasejo de Verecke kaj al [[ebenaĵo]] de Munkács.
 
Oni ekis en 1892 la pentradon de 2000 figuroj kaj la pejzaĝoj. La pejzaĝon pentris [[László Mednyánszky]], la ĉevalajn batalojn [[Pál Vágó]].