Distriktaro Detmoldo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 34:
 
== Geografio ==
La distriktaro Detmoldo situas en la nordoriento de [[Nordrejn-Vestfalio]] kaj do en la transira zono inter la germanaj mezaltaj montaroj (sude) kaj la nordgermana [[ebenaĵo]] (norde). Kompare al la aliaj distriktaroj de Nordrejn-Vestfalio ĝi estas la plej maldense loĝata, sed tamen havas proksimume duoble grandan loĝodenson ol la najbara norda federacia lando [[Malsupra Saksio]], kaj ankaŭ estas pli dense loĝata ol la statistika averaĝo de [[Germanio]]. La enloĝantoj koncentriĝas en la urboj [[Gütersloh]], [[Bielefeld]], [[Herford]] kaj [[Minden]] laŭ la [[aŭtoŝoseo]] A 2, dum norde kaj sude troviĝas relative kamparaj teritorioj.
 
Ekzistas multaj lokaj centraj urboj. Krom la grandaj urboj [[Bielefeld|Bielefeldo]] kaj [[Paderborn|Paderborno]] la urbo [[Gütersloh]] havas bonajn ŝancojn, baldaŭ ekhavi pli ol 100.000 loĝantojn kaj iĝi la tria "grandurbo" de la distriktaro.