Diskuto:Klemens von Metternich: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
"Von" kiel parto de la nomo
Ismo (diskuto | kontribuoj)
dankon, sed la diskuto estis, ĉu oni orientiĝu laŭ la jura situacio aŭ ne
Linio 14:
 
La afero pri la nomformoj kun "von" estas ja iomete komplika, sed leĝe klare normita. "Von", iam predikato de nobeleco, en '''Germanio''' laŭ la artikolo 109 de la regna konstitucio de Weimar, kiu forprenis la privilegiojn de la nobelularo, ek de la 14-a de Aŭgusto 1919 fariĝis simpla parto de la nomo.<br>Do, oni skribu "Otto von Bismarck", en kutima leksika alfabeta vicordo "Von Bismarck, Otto". En Aŭstrio la leĝo tute forprenis tiun parton de la nomoj. Do, la iama imperiestra familio en '''Aŭstrio''' nun ne plu nomiĝas "von Habsburg", sed nur "Habsburg". Sed la filo de la lasta imperiestro nomiĝas "Otto von Habsburg", ĉar li ne estas aŭstria, sed germana ŝtatano.<br>Ĉe "Hildegard von Bingen" kaj similaj mezepokaj nomoj la "von" ne estas nobela predikato, sed simpla indiko pri loko, al kiu iel rilatas la persono (ne nepre temas pri la naskiĝloko). La ĝusta leksika formo kaj vicordo estas do la kompleta nomo "Hildegard von Bingen" --[[Vikipediisto:Helmut Welger|Helmut Welger]] 11:24, 28. Mar 2005 (UTC)
 
:Helmut, dankon pro viaj klarigoj. Mi estis certa, ke ekzistas juraj reguloj pri la afero, kaj mia propono ĝuste estis, apliki tiujn regulojn. Kontraŭe, Roberto volas (se mi ĝuste komprenas) orientiĝi laŭ iu "fakta" lingvouzo. Laŭ mi tio kaŭzus longajn kaj senbezonajn diskutojn.
:Sed la afero ne estas tre grava por mi, precipe ne post la ĵusa diskuto pri [[Diskuto:Maria Teresia|Maria Terezo]], kiu iom seniluziigis min. -- [[Vikipediisto:Ismo|Ismo]] 13:41, 28. Mar 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Klemens von Metternich".