Burgoj de Manderscheid: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kategorio
Linio 7:
== Historio ==
 
La nomo Manderscheid estas unuafoje menciita en atesto pri donaco de [[OttoOto la 2-a]], kiu donacis la lokon al la arkiepiskopo kaj princelektisto de Treviro en la jaro [[973]]. Eraro estas la ofte legebla aserto, ke temas pri la burgo. Ĝi estas menciita unuafoje nur dum la kverelo de grafo [[Henriko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la Blindulo]] de Namuro-Luksemburgo kaj arkiepiskopo [[Albero de Treviro]] pri la Abatejo St. Maxemin de Treviro inter 1141 kaj 1146. La nobeloj de Manderscheid aperis unuafoje en la jaro 1142 en listo de atestantoj de donacio. La loko Obermanderscheid (supra Manderscheid) poste fariĝis treveria subdistrikta oficejo (kurtrierisches Amt), sed la oficejo ne troviĝis en la burgo sed en vinfarejo de la vilaĝo. En 1332 la princelektisto Baldueno de Treviro donis al la loko la rajton de urbo (Laŭ aliaj fontoj tio donis reĝo [[Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko la Bavaro]]). La ĉi-lokaj posedaĵoj de la princelektistoj de Treviro kvazaŭ formas pontokapon en la ĉirkaŭanta luksemburga teritorio. En la jaro 1673 francaj trupo detruis la burgon, kiu tiam ankoraŭ estis Trevira posedaĵo.
 
== Nuntempe ==