Nazia potencopreno en Germanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
artikolo pri tikla temo, sed havinda en Vikipedio
 
mencio de la termino "enpotenciĝo"
Linio 1:
La termino '''nazia potencopreno en Germanio''' signifas la transiron de [[Germanio]] de [[demokratio]] al la [[naziismo|nazia]] [[diktaturo]] en [[1933]]. Kvankam tio estis iom longdaura proceso, oni foje fiksas la terminon al la {{dato|30|januaro|1933}}, kiam [[Adolf Hitler]] estis nomunita regna [[kanceliero]] (ĉefministro).
 
La esprimo estas uzata precipe en la [[germana lingvo]], kie oni parolas pri ''Machtergreifung'' aŭ ''Machtübernahme''. ''Machtergreifung'' (potencopreno, potencoforpreno) estas uzata precipe en mallaŭda senco; ''Machtübernahme'' (potencotranspreno) estis uzata interalie de la nazioj, kies propagando provis ŝajnigi la proceson ne nur laŭleĝa, sed eĉ normala kaj necesa. En Esperanto estas foje uzata la neŭtrala esprimo "enpotenciĝo".
 
La esprimo ''Machtergreifung'' sugestas, ke la nazia partio [[NSDAP]] forprenis la potencon de la libere elektita germana parlamento (''Reichstag'') kontraŭ ties volo kaj per neleĝaj rimedoj. Tiel la esprimo malgrandigas la kulpon de la elektantoj kaj de la demokrataj politikistoj pri la ekesto de la diktaturo. Vere tamen NSDAP havis konsiderindan subtenon inter la elektantoj, pli grandan ol kelkaj antaŭaj, minoritataj registaroj. Kaj la enoficigo de Hitler kiel kanceliero okazis laŭ la leĝo kaj kun subteno de gravaj konservativaj politikistoj.