Aurora: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: Aurora estis dulingva (rumana kaj hungara) literatura, arta, teatra kaj socia semajnrevuo en Oradea, Rumanio fondita de kolonelo George Bacaloglu, prezidanto de la [[Soci...
 
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Aurora]] estis dulingva (rumana kaj hungara) literatura, arta, teatra kaj socia semajnrevuo en [[Oradea]], [[Rumanio]] fondita de kolonelo [[George Bacaloglu]], prezidanto de la [[Societatea Cele Trei Crişuri]] (Hármas Körös Társaság) la [[24-an de decembro]] [[1922]] sub redaktado de poeto George A. Petre, Keresztury Sándor (Alexandru Olteanu) kaj Salamon László. Pli malfrue kontribuis ankaŭ Tiron Albani, publicisto kaj Korda Béla. La lasta numero aperis la [[14-an de junio]] [[1923]]. En la rumana parto oni publikis ne nur rumanajn aŭtorojn tradukite, sed ankaŭ la poemojn de Áprily Lajos, Bárd Oszkár, Bartalis János, Reményik Sándor, Szombati-Szabó István. En la hungara parto aperis ne nur rumanaj klasikuloj, sed ankaŭ la poemoj de [[Lucian Blaga]], [[Victor Eftimiu]], [[Ion Pillat]], prozaĵoj de [[Ion Agîrbiceanu]], [[Liviu Rebreanu]], [[Mihail Sadoveanu]], [[Eugeniu Speranţia]]. Oni reaperigis en traduko de [[Octavian Goga]] la poemon de Petőfi ''Egy gondolat bánt engemet...'' , kaj hungare publikis la poemon de la poeto ''Petőfihez'' (Al [[Petőfi]]). Pluraj studoj parolas pri la du literaturoj kaj pri la rumana-hungara rilatoj. Ernő Ligeti aperigis publistikon, Iustin Ilieşiu kaj Ion Lupu tradukaĵojn.
[[Kategorio:Oradea]]
[[Kategorio:Hungarlingvaj gazetoj en RumaniRumanio]]