Ekologia premsigno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 67:
 
Tiamaniere eblas enkonduki la nocion pri solidara repago de la ekologia ŝuldo aŭ pri eltenebla malkresko.
 
==Energetika premsigno==
La ekologia premsigno rilatas rekte kaj forte al la uzo de fosilaj energioj, sed ne nur.
 
Rilate al [[biobrulaĵo]]j, kelkaj, kiel ekzemple [[etanolo]], havas tre fortan ekologian premsignon, aŭ rektan (malarbarigo en [[Brazilo]], translokigo de nutroproduktado al aliaj landoj) aŭ malrektan (forta konsumado de naftproduktoj por produkti etanolon en malvarmetaj regionoj).
 
Kontraŭe al unua vido, [[nuklea energio]] havas ankaŭ gravan ekologian premsignon pro la nukleaj rubaĵoj, la neceso malmunti la centralojn post kelkaj dekoj da jaroj, ktp.
 
Fakuloj indikas taksadon de ekologiaj premsignaj laŭ energitipo.
 
Pri fosilaj energioj, kaj ĉefe nafto, studoj iniciitaj en [[Svedio]] antaŭ kelkaj jaroj evidentigas la [[naftopinto|maksimuman naftproduktadon]] ([[angla|angle]]: ''"peak oil"''), kiu okazos laŭ fakuloj inter [[2015]] kaj [[2025]].
 
Nuntempe elektro ankoraŭ ne eniras la kalkuladon, ĉar la fakuloj ne konsentas, sed pristudas la problemon.
 
==Grandecordo==