Interkonsento de Kolonjo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Sekvoj: koncizigo
Linio 26:
Necesis ankoraŭ ellabori novan [[Statuto de UEA|statuton de UEA]], la aliĝo de Landaj Asocioj (printempo 1934) kaj la novelektoj al la Komitato kaj Estraro. Dum la [[UK 1934]] en Stockholm la "nova UEA" estis finestablita.
 
Ne konsiderante la [[Skismo en la Esperanto-movado|skismon de UEA]], la ĝenerala strukturo de la Interkonsento de Kolonjo fariĝis la stabila fundamento de UEA. Ĝi esence tiel ankoraŭ nuntempe ekzistas. La Landaj Asocioj pagas kontribuojn depende de la membroforto, kaj laŭe rajtas sendi siajn reprezentantojn en la Komitaton de UEA. Ili sendas fakte la grandan plimulton, dum la inviduaj membroj elektas malpli da komitatanoj, kvankam la individuaj membroj pagas entute pli da kotizmono ol la Landaj Asocioj.
 
Oni povas konstati, ke en la dudekaj jaroj la nombroj de individuaj membroj de UEA kreskis de 5.579 en 1921 ĝis ĉ. 9.000 ekde 1925. Post 1950 ĝis hodiaŭ tiuj membronombroj daŭre stagnas inter 5.000 kaj 8.000 homoj. Evidente do la Interkonsento ne malfermis la vojon al (laŭnombra) progreso de UEA.
 
Unu el la problemoj rilate al la asociaj organoj kaj la decidoj estas, ke hodiaŭ la individuaj membroj sume pagas plurajn centmilojn da eŭroj por membreco kaj abonoj, dum ili havas nur ĉ. ok komitatanojn. Kontraste la membroj de la landaj asocioj pagas sume kelkajn dek mil eŭrojn - kaj havas pli ol kvindekon da komitatanoj.
 
== Vidu ankaŭ ==