Fugger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e "Mikŝo" -> Maksimiliano; poluretoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Fugger''' estas germana komerca kaj bankista dinastio, kiu regis en la komerca vivo de [[Eŭropo]], en la 15-16-aj jarcentoj. Ili evoluigis kapitalisman ekonomian vidpunkton kaj influis eĉ politikan vivon de la kontinento.
 
La familian dinastion fondis en [[1367]] la [[Ŝvabio|ŝvaba]] teksisto [[Hans Fugger]] en [[Augsburg]]. La diligenta Fugger geedziĝis dufoje, ambaŭfoje edzinigante filinon de la tiama gvidanto de la teksista gildo, tiel li ricevis urbajn civitajn rajtojn kaj liberan entreprenan rajton. Li iĝis membro de la 12-membra gilda konsilio kaj membro de la urba granda konsilio. Post lia sukcesa agado kaj morto en 1408, liaj filoj ('''Andreas''' kaj '''Jakob''') transprenis la familian komercon. La du filoj lernis pli frue la oran metiarton, ili disigis la entreprenon en 1454.
 
Kvankam Andreas kaj liaj posteuloj estis pli entreprenemaj kaj akiris rapide grandan posedaĵon, ili bankrotis en 1499, ĉar ili troentreprenis kaj perdis juĝproceson. Tiu branĉo de la Fugger-familio estas la ''Fugger vom Reh'' (kapreola Fugger) loĝis poste en suda, meza kaj orienta parto de Germanio.