[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+mk
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
Pirho estis stimulita de la [[oraklo de Delfo]] helpi Tarentanojn. Li pensis eblon establi [[imperio]]n en sudo de Italio. Li faris aliancon kun [[Ptolemeo Cerauno]], reĝo de [[Makedonio]], kaj ili eniris [[Italio]]n kun pli ol 23000 piedsoldatoj, 3000 rajdsoldatoj kaj 19 elefantoj.
 
Pro la kavalerio kaj elefantaro ili venkis la romianojn en [[Batalo de Herakleo]] kontraŭ la [[konsulo]] [[Publio Valerio Laevino]] en [[-281]]. Ili oferis pactraktaton, kiu estis rifuzita de romio. Kiam Pirho invadis [[Apulio]]n en [[-279]], li venkis tre malfacile la romianojn en [[Batalo de Askulo]]. Pro tiu venko estas la eksprimo "[[Venko de Pirho]]", ĉar li diris: "plia venko tia detruos nin".
 
En [[-278]] li ricevis du petojn samtempe. La grekaj urboj de [[Sicilio]] petis lian helpon por elirigi la armeon de [[Kartago]], kaj la Makedonoj, kies reĝo Cerauno estis mortigita de [[Gaŭlio|Gaŭloj]], petis ke li entroniĝi en [[Makedonio]]. Pirho decidis, ke [[Sicilio]] estas pli avantaĝa, kaj transportigis sian armeon tien. Pirho estis proklamita reĝo de Sicilio.