Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lupíro (diskuto | kontribuoj)
nova averto
Linio 160:
: '''Sese (@Arno)''': Se viaj vortoj estas ĉantaĝo, tiam ĉesu: Mi neniam dirus ke nia mondo estus disko. §1 de germana bazleĝo estas: "La '''homa digno''' estas '''netuŝebla'''."
: [[Vikipediisto:Lupíro|Lupíro]] [[Vikipediisto:Lupíro|Lupíro]] 19:49, 2. Nov 2007 (UTC)
 
==La damaĝo kreita de robotoj==
 
En la arkivo legeblas "[[Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2007_8#Vortoj_avertaj...|Vortoj avertaj...]]". Mi aldonu kelkajn informojn. Malgraŭ unuaj taksoj, la robotouzado nun pli kaj pli havas malbonajn sekvojn por la Esperanto-Vikipedio. La rekorda robota aktiveco en la Volapuko-Vikipedio kaŭzis diskuton en la germanlingva Vikipedio, kiu jam nun gajnis lokon en la fifama listo pri [[:de:Benutzer:FritzG/Kilobytes im Dienste der Erstellung einer Enzyklopädie|malŝparo de retspaco per penaj diskutoj]].
 
Robotoj kreas ligojn al ĝermoj, kiujn siavice ankaŭ kreis robotoj. Multajn homojn en la germanlingva Vikipedio tiuj ligoj al "nenio" ege ĝenas. [[:de:Hilfe_Diskussion:Internationalisierung#Interwiki-Links_auf_botgenerierte_Artikel|La debato]] turniĝas ĉirkaŭ tio, ĉu oni rajtas mane forigi tiujn ligojn, ĉu ne eblas ŝanĝi la robotajn programojn tiel, ke ili aŭtomate ne plu kreas ligojn al certaj Vikipedioj ktp.
 
Precipe la [[:de:Benutzer:Rauenstein|uzanto Rauenstein]], kiu okupiĝas pri kreado kaj flegado de urbo-artikoloj, skribas malfavore pri Esperanto. Li ne distingas inter Esperanto kaj Volapuko, kiel kelkaj esperantistoj eble esperis aŭ atendis. Laŭ li ekzistas "centoj da ĝermoj en planlingvoj" ekzemple pri lokoj en [[Loreno]].
 
Li atentigas pri tio, ke en [[Saksio-Anhaltio]] (federacia lando de Germanio) baldaŭ okazos administra reformo, pro kiu multaj etaj vilaĝoj malaperos, sed kompreneble restos la robotartikoloj. La ĝermon pri [[Lörrach]] laŭ li estas "vomita bildoalbumo", li plie nomas la ekzemplon de [[Uhyst_%28Spree%29]] por ĝermo, kiu ĝis nun (preskaŭ) nur estis prilaborita de robotoj. La manko de [[Fredeburg]] (malpli ol 40 enloĝantoj!) tuj rimarkeblus en robota Vikipedio, ĉar ĝin robotoj aŭtomate kreas, dum [[de:Gr%C3%B6ben_%28Ludwigsfelde%29]] ne enhavas skatolon, do ne estas tradukita aŭtomate.
 
Sur la diskutopaĝo de la uzanto Henriette Fiebig troviĝas [[:de:Benutzer_Diskussion:Henriette_Fiebig#Die_ganze_Wahrheit_.C3.BCber_Botpedias|plia artikolo pri "robotopedioj"]]. Tie legeblas, ke la roboto Emilybot puŝis la rumanlingvan Vikipedion sur novan pozicion antaŭ Esperanto laŭ la nombro de artikoloj. Tie legeblas la aserto, ke "la Esperanto-Vikipedio baziĝas sur robotaj artikoloj." De [[:de:Z%C3%BCsedom]] ekzistas multegaj lingvaj versioj, sed ne de la elstara artikolo [[:de:Stangenhagen]].
 
Do, koncize: La afero ne estas finita. La amaso da ĝermoj kreitaj de robotoj ruinigas la eksteran bildon pri la Esperanto-Vikipedio. --[[Vikipediisto:Kunar|Kunar]] 01:26, 3. Nov 2007 (UTC)