Turkhejmo redakti

min ŝokis la nomo Turkhejmo, mi pensis pri hejmo de turkoj:) Ni ĝenerale ne esperantigas internacie nekonatajn urbonomojn. Narvalo 20:00, 5. Mar 2006 (UTC)

Ne ne ne - en la germana lingvo sonas same: Türkheim - Türkei. Sed venas el la vorto turingeno (Thüringen). Mi klarigos baldaŭ (parto historio) kaj pardonpetas, ke mi ĝis nun ne faris tion.

El Turkhejmo venas la certe plej grava esperantisto en la mondo - do mi. ;-) Sed damne, kie estas Budapeŝto??? ;-)

Protektpeto Navigacipanelo redakti

mi laŭ via peto protektis {{Navigacipanelo}}. Arno Lagrange  13:46, 16. Sep 2006 (UTC)

Ŝablonoj redakti

Lupíro, vi kreas ŝablonojn, sed ne membrostxtatoj, sed membroŝtatoj. --Petr Tomasovsky 14:49, 17. Sep 2006 (UTC)

Pri eŭropa unio ekzistas jam Ŝablono:Eurounio. --Petr Tomasovsky 14:55, 17. Sep 2006 (UTC)
Ekzistas jam Ŝablono:Ŝtatoj en Eŭropo. Kial vi kreas duanfojon la samajn ŝablonojn? --Petr Tomasovsky 15:09, 17. Sep 2006 (UTC)
Fakte ekzistas, sed mi emas, ke ili same aspektas. Momente ankaŭ "mia" panelo ne eblas fermi kaj malfermi. En la germana vikipedio estas la ideo, ke oni ankaŭ povus malfermi kaj fermi ĉion panelo en la panelaro sametempe per unu klako. Pro tio ili jam devas aspekti same. Laŭ mi "mia" panelo ankaŭ pli bela aspektas.
Mi ne scias, ĉu estas pro mi estas germano, sed ĉiokaze mi petas ordon: La nomo de ĉio Navigacipanelo eku per Navigacipanelo.
Denove mi ankaŭ ĉi-tie emas danki pro via stx/ŝt-rimarko.
Lupíro 15:23, 17. Sep 2006 (UTC)
Dankon por via klarigo. Miaopinie sufiĉis relabori la ekzistantajn ŝablonojn. La dua rimarko: Vi skribis en ŝablonoj ŝtaton Malto, sed tio estas apartigilo. Bonvolu ŝanĝi la ŝablonojn al Malto (lando). Bonvolu rigardi mem. Dankon. --Petr Tomasovsky 17:14, 17. Sep 2006 (UTC)
Sufiĉas por ke havi malpli da laboro? Do, principe estas la ŝablono por ŝablono malpli da laboro. Kaj aliflanke mi ne estas tiel ŝparema rilate al la longeco de la panelnomoj...
Malto (lando), do mi ŝanĝos. Ankaŭ dankon.
Lupíro 17:28, 17. Sep 2006 (UTC)

Bonvenon redakti

    Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Lupíro!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon  .

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  06:11, 18. Sep 2006 (UTC)

Ho, sed mi estas jam iomete pli longe en la Vikipedio... tamen dankon! Lupíro 12:14, 18. Sep 2006 (UTC)

Germanaj esprimoj redakti

Kara Wolfgang ! Mi rimarkas ke vi subite aperis ĉi tie kaj amase kreas ŝablonojn kaj diversaĵojn. Via kreemo kaj via enportado de ŝablonoj el la germanlingva vikipedio estas bonvenaj kaj povas plibonigi kaj pliriĉigi nian esperantan vikipedion sed ĉu vi bonvolos iom pli zorgeme redakti : ne lasi tro da germanaĵoj, kontroli ke vi uzas ĝustajn esperantajn vortojn, iom studi la esperantan gramatikon por verki gramatike ĝustajn frazojn? Kaj bonvolu iom prezenti vin mem en via vikipediista paĝo kiel klarigite en la supra bonvenkadro (inter alie per {{BabelLando}} ).

Ekzemple, mi sugestas kelkajn korektojn en paragrafoj kiujn vi verkis :

Fakte ekzistas, sed mi emas ŝatus, ke ili same aspektasu. Momente ankaŭ "mian" panelon ne eblas fermi nek malfermi. En la germana vikipedio estas la ideo, ke oni ankaŭ povus malfermi kaj fermi ĉioun panelon en la panelaro sametempe per unu klako. Pro tio ili jam devas aspekti same. Laŭ mi "mia" panelo ankaŭ pli belae aspektas.
Mi ne scias, ĉu estas pro tio ke mi estas germano, sed ĉioukaze mi petas ordon (? mi eĉ ne komprenas kion vi celas ): La nomo de ĉiou Navigacipanelo eku per Navigacipanelo.

Dankas pro la atento AL @ 06:11, 18. Sep 2006 (UTC)

Prave, en la paneloj certe tie aŭ tie restas kelkaj germanaj vortaj aŭ/kaj esprimoj. Sed plej ofte mi (ankoraŭ) ne tradukis, ĉar ial ne funkciis kaj mi devis kreii novan definicion. Bv. montru al mi, se vi ne komprenas aŭ se restas nekompreneble germana vorto - certe mi tradukos. Speciale en la {{Ŝablono:Infoingo ŝtato}} tio estis sufiĉe komplika. Iam ne plu funkciis, ĉar mankis tio: ----. Fakte ĉi-tie mi petis, ke oni bv. diru al mi, kio pli estu en tio panelo kaj kio ne. Eble kunlaboro en ŝtata artikolo subtenas ankaŭ la evoluon de tio panelo? Prave, se vi dirus, ke ankaŭ la nomo de tio panelo ne ĝustas: infokesto ŝtato devus esti.
Dum diskuto mi pensis pri ĉiu litero en la panelo (vidu supre). Sed ke mi eĉ forgesis la akuzativo ;-) Fakte -a/-e-intermiksoj estas tipgermana eraro. Sed la ordo ne, mi klarigas al vi:
Anŝtataŭ {{eurounio}} mi skribas {{Navigacipanelo Eŭropa Unio}} Do ekz., se mi mi havus informkeston ŝtato kaj navigacipanelon ŝtatoj en la mondo, tiam mi uzus {{Informkesto ŝtato}}-n kaj {{Navigacipanelo ŝtatoj en la mondo}}-n. Se oni nur uzus {{ŝtato}} povus veni eraroj. Do, eble daŭras kvin sekundoj pli longe, sed poste eble ŝparas pli da tempo...
Ĉiukaze dankojn pro rimarkoj, Lupíro 12:14, 18. Sep 2006 (UTC)

Hierarkio-ŝablono redakti

Saluton, samideano. Mi vidis ke vi kreis ŝablono por hierarkio da vikiligiloj. Bedaŭrinde, tian supran navigado-linio estas malnova sistemo por navigadi la vikipedio. Nun, kun ŝablonoj kaj kategorioj, tia linio estas ĝenerale nevola, kaj ofte forviŝita. Mi preferus ke ĉi linio estus aŭ enmetata en la korpo de la artikolo aŭ refarata kiel kategorio. -- Yekrats 13:58, 22. Sep 2006 (UTC)

Via projekto por la ĉefpaĝo redakti

Mi gratulas vin por la farata laboro por la ĉefpaĝo. Mi vidas ke iom post iom aperas tre eleganta nova ĉefpaĝo ! Mi ne havas apartan sugeston, mi nur trapasinte rimarkis ian sintaksan eraron kiu kaŭzis fuŝelmontriĝon, nur tion. Nur daŭrigu ! Mi atendas la plej bonan el via laboro : mi fakte ĝojas kiam envenas nova kontribuanto kiu alportas freŝan aeron, novajn ideojn , apartan sperton, ktp ... AL @ 21:09, 30. Sep 2006 (UTC)

Mi entute ŝanĝis la tekston de via ŝablono {{uzata}} kiu estis terure erara. Mi atentigas vin ke ni jam havas ŝablonojn {{redaktata}} kaj {{redaktas}} : konsilinda mi trovas la lastan ĉar la enmetitnto estas petita precizigi kiam li/ŝi enmetis ĝin por kiom da tempo (sekve ĝi kiam), alikaze la ŝablonoj povas esti por longa tempo forgesitaj de siaj enmetintoj, kaj aliaj uzuloj ne facile povas ekscii de kiam ili restas. Bonvolu atenti antaŭ ol vi kreas ŝablonon ĉu ne jam ekzistas samcela ŝablono por eviti por aliaj uzuloj konfuziga kunekzisto de ŝablonoj kun sama utilo kaj malsamj nomoj. Dankas Arno Lagrange  07:00, 2. Okt 2006 (UTC)

Lingvolistoj redakti

Ĉu vi bonvolos sciigi kiel vi kreis viajn lingvolistojn ? per kiaj kriterioj ? kun kies aprobo ? post konsultiĝo kun kiu ? Vikipedio ne estas via persona unuopa projekto kaj kiam vi tuŝas projektajn aspektojn bonvolu unue peti alies opiniojn antaŭ ol fari fundamentan ŝanĝojn. Dankas Arno Lagrange  11:44, 6. Okt 2006 (UTC)

Ordita laŭ la kvanto de la artikoloj.
Lupíro 11:51, 6. Okt 2006 (UTC)
Tion mi supozis, sed mi opinias tion tre konfuziga : kiel trovi lingvon kiam oni ne konas ties artikolnombron ? Alfabeta ordigo laŭ kodo estas multe pli utila. Akceptebala ke oni apartigu plej gravajn vikipediojn (pli ol 100 000 artikoloj). Arbitraj artikolnombrdisdividoj (pli ol 1640 (???) 196 (????) ... artikoloj) ŝajnas al mi tute sensenca. Ne forgesu ke interlingvaj ligiloj utilas al ĉiuj, ne nur al vi, kaj se vi havas personan percepton pri utilo de ligiloj, bonvolu kontroli ke aliaj konsentas pri via vidpunkto. Arno Lagrange  12:10, 6. Okt 2006 (UTC)
En unu punkto via respondo estas amuze, ĉar Esperanto havas malpli ol cent-mil artikoloj...
Mi komprenis vian kritikon, iomete kiel mi ne agus kiel demokrato, sed mi demandis ĉi-tie (kaj mi ankaŭ demandis vin) kaj ne vere ricevis respondon direkte al la aspekto de la ĉefpaĝo. Tial ĝis nun mi ne komprenas vian principan problemon pri mia agado. Do klarigo:
Mia demando al mi estis: Kiel povas esti ĉio lingvoligo sur la ĉefpaĝo, do egaleco de la lingvoj? Por ke ne estas tro multaj en unu ŝablono, mi kreis kelkajn (ĉiam grupo el 50 lingvoj):
{{Ĉefpaĝo lingvolisto}} = {{Ĉefpaĝo lingvolisto1}} + {{Ĉefpaĝo lingvolisto2}} + ... + {{Ĉefpaĝo lingvolisto5}}
{{lingvolisto1}} = 49 lingvoj 1-50 minus esperanto;
{{lingvolisto2}} = 50 lingvoj 51-100;
...
{{lingvolisto5}} = 49 lingvoj 200-249;
Principe la vico de la lingvoj povas esti entute laŭ alfabeto, sed tiam malmulartikolaj lingvoj estas inter mulartikolaj artikoloj. Kaj (verŝajne) tial vi nur volas la plej oftajn.
Eblas kompromiso - ni povus fari tion: la 50 plej gravaj lingvoj laŭ alfabeto, tiam la sekvaj 50 plej gravaj laŭ alfabeto, tiam... Por tio vi povas uzi tion subŝablononj {{Ĉefpaĝo lingvolisto1}}, {{Ĉefpaĝo lingvolisto2}}, ...
Ĉiokaze mi uzus lingvoŝablonon por la ĉefpaĝo - estas la plej facila vojo konstrui trarigardeblan ĉefpaĝan tekston...
Salutojn el Algovio, mi nun iras manĝi Lupíro 12:54, 6. Okt 2006 (UTC)
mi miras ke vi tiel subite malaperis kiel vi estis aperinta. Mi ne antaŭe rimarkis ke vi daŭrigis la diskuton ĉi tie. Mi daŭre opinias ke la lingvoj estas listigendaj ĉu laŭ alfabeta kodo, ĉu en du tri grupoj  : pli ol 100 mil, (pli ol 10mil), ceteraj. tiel estas en iaj projektoj kie oni rezignis emfazi plenajn listojn en la ĉefpaĝo. Tamen plenaj listoj estas troveblaj ekzemple en meta. Ĉu via projekto pretos por la 60mila artikolo ? Je 23:09, 21. Okt 2006 (UTC) estis 59 951, nun estas 352 458. Arno Lagrange  23:09, 21. Okt 2006 (UTC)
Mi nur bedaŭras ke vi ne antaŭenigas vian projekton. Ja vikipedio estas komuna verko sed ĉiu al ni transprenas parton por kiu li/ŝi sentas sin plej kapabla plej laborema. Mi lanĉis projekton pri ordigo de ŝablonoj kaj ĝis nun nur du aliaj homoj anoncis ke ili partoprenos sed ne nepre jam faris multon. Via flankenlasita projekto tre elegante ekaspektas - iom mankas por mi koloroj - eble per koloraj bildetoj /ikonoj por simboli diversajn fakojn. Mi tre instigas vin daŭrigi vian komencitan laboron, vi cetrte trovos helpemulojn survoje. AL @ 00:02, 9. Feb 2007 (UTC)

Ekspresvojoj redakti

Saluton, Lupiro! Mi vidis, ke vi forviŝis ĉiujn artikolojn de la kategorio:ekspresvojoj kaj kreis novan ekspresstratoj. Strato estas laŭ PIV 2005 "vojo inter konstuaĵoj en urbo aŭ vilaĝo". La vojoj, kiujn vi metis en tiun kategorion, tute ne estas stratoj, sed ja vojoj, kaj pli precize ekspresvojoj. Mi do petas vin remeti la artikolojn en la ĝustan kategorion. Same mi petas vin re-anstataŭi ĉie ekspresstraton per ekspresvojo. Antaŭdankeme, --Bea 09:22, 1. Nov 2007 (UTC)

Ekspresstrato-ŝablonoj redakti

Saluton Lupíro, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "[[:{{{1}}}]]".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "[[Vikipedio:Forigendaj artikoloj#{{{1}}}|Forigendaj artikoloj]]". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

detalojn vide ĉe Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Ekspresstrato-.C5.9Dablonoj --KuboF (diskuto) 14:05, 1 Mar. 2013 (UTC)

Jen ankoraŭ pliaj ŝablonoj de vi, pri kies sorto necesas decidi redakti

La ŝablono {{Koordinato Teksto Artikolo}} nur menciatas en via diskutpaĝo, ne uzatas ie, kaj ĝi probable estas traduko de de:Vorlage:Koordinate Text Artikel (deleted), ro:Format:Koordinate Text Artikel (deleted) aŭ nl:Sjabloon:Coördinaten tekst en artikel (deleted), kiuj ĉiuj en siaj vikipediaj branĉoj konsideratas ne (plu) bezonataj kaj ĉiuj forĵetiĝis - la lasta estis la nederlanda ŝablono, kiu forstrekiĝis antaŭ ok jaroj. Ĉar vi post 2008 ankoraŭ redaktis unu vikipedian paĝon en februaro 2012, kaj unufoje riparis vandalaĵon en marto 2013, poste dum pli ol 9 jaroj tute ne plu tuŝis vikipedion, vi supozeble ne reagos pri noto de via diskutpaĝo... Mi dirus ke la ŝablono, pri kiu tute mankas noto por kiu ĝi povus utili, devos pli aŭ malpli frue sekvi siajn gefratojn germanan, rumanan kaj nederlandan... kaj la {{Teksto supre dekstre}} - sama stato - same. Se vi ne konvinkos la skeptikulojn, la orfaj ŝablonoj estos for post semajno. Tamen ĉiam administranto ankaŭ poste povas revivigi ilin... Salutas ThomasPusch (diskuto) 14:40, 20 jun. 2022 (UTC)Reply

Klaras ke vi ne rerigardis al Vikipedio dum la pasintaj du semajnoj - estis eta ŝanco. Nun ne eblas ankoraŭ naŭ jarojn atendi, kaj necesas forigi la du ŝablonojn {{Koordinato Teksto Artikolo}} kaj {{Teksto supre dekstre}}, kies atendado jam estis ampleksigita de unu al du, tri, kvar semajnoj. --ThomasPusch (diskuto) 01:32, 4 jul. 2022 (UTC)Reply