Kanto firma: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
La [[meso (muziko)|mesciklo]], kiu estiĝis la normo por muzika formo meze de la [[15-a jarcento]], aplikis la teknikon de la ''kanto firma'' kiel organiza principo. Komence la fontoj por kanto firma limitiĝis je la [[gregoria ĉanto]], sed la sortimento de eblaj fontoj kreskis, tiel ke ankaŭ servis kiel kanto firma aliaj sakralaj kantoj kaj eĉ popularaj kantoj profanaj. Ankaŭ komence oni limitiĝis je la tenorvoĉo, sed je la fino de tiu [[jarcento]] multaj komponistoj eksperimentis per aliaj formoj de procedo, enkondukante ekz. temon en [[kontrapunkto]] inter ĉiu voĉo aŭ uzantaj diferencajn [[ritmo]]jn. Dum la [[16-a jarcento]] la tekniko de la ''kanto firma'' iom post iom estis abandonata, anstataŭiĝata per la tekniko de la [[parodio (muziko)|parodio]], en kiu variaj voĉoj de antaŭe ekzista melodio estis enkorpigitaj sakralan komponaĵoj kiel en la kazo de la meso. Dum kiam la komponistoj el [[Italio]], [[Francio]] aŭ el la [[Malupraj Landoj]] utiligis la parodion kaj la parafrazon, la muzikaŭtoroj de [[Hispanio]], [[Portugalio]] kaj [[Germanio]] daŭrigis la uzadon de la kanto-firma-metodo laŭ iliaj apartaj naciaj karakteroj.<ref>Gangwere, p. 216.</ref>
 
[[Image:Lhomme armee ockaghem.png|400px|thumb|[[Johannes OckaghemOckeghem]]: meso ''L'Homme armeé''. La kanto firmo aperas en la meza voĉo, dum kiam la supra kaj subaj voĉoj kantas ornamitajn melodiojn.]]
Eble la plej amleksa aro de verkoj sekularaj, en kiuj oni utiligis la ''kanton firman'', estis tiuj pri [[L'homme armé]] (en la [[Franca lingvo|franca]], ''La viro armita''). Oni konas pli ol kvardek komponaĵojn, inkluzive du de [[Josquin Desprez]] kaj ses de unu aŭ pluraj anonimaj komponistoj el [[Napolo]], kiuj estis intencitaj kiel ciklo. Multaj komponistoj el la mezo kaj la fino de la [[renesanco]] skribis mesojn baziĝantajn sur tiu melodio, kaj la praktiko kontinuis ĝis la [[17-a jarcento]], kiel ekz. en komponaĵo de [[Giacomo Carissimi|Carissimi]]. Estas variaj [[teorio]]j, kiuj intencas ekspliki la titolon ''L´homme armé''. Kelkaj sugestas, ke la armita viro povus reprezenti la ĉefanĝelon [[Sankta Mikaelo|Sanktan Mikaelon]], dum kiam aliaj inklinas al tio, ke temus pri populara taverno (Maison L'Homme Armé) de [[Cambrai]], proksime de la domo de [[Guillaume Dufay|Dufay]]. Ĉar la [[falo de Konstantinopolo]] okazis en [[1453]], eble la teksto "L'homme armé doibt on doubter" (en la franca "oni timu la viron armitan") montras la timon kontraŭ la [[otomana imperio]], kiu troviĝis en fazo de ekspansio kontraŭ [[Mez-Eŭropo]].