Ekonomia Modelo de Bretton Woods: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Emuzesto (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Ekonomiko]] > Ekonomia modelo de Bretton Woods
----
[[Dosiero:WhiteandKeynes.jpg|thumb|[[Harry Dexter White]] (maldekstre) kaj [[John Maynard Keynes]] ĉe la Bretton Woods konferenco.]]
En [[1944]] okazis konferenco en [[Mount Washington Hotel]], en la hotelarurbo [[Bretton Woods]] ([[Nov-Hampŝiro]], [[Usono]]), kie oni kreis ekonomian "modelon" al post[[Dua mondmilito|milita]] periodo. Tiu "modelo" estis mona ordo, kiu validis de [[1946]] ĝis [[1973]], kies karaktero estis fiksa monsanĝa valorkomparo (kvankam fleksebla), bazita sur rilato (kurzo) inter [[oro]] kaj [[Usona dolaro|dolaro]], kvankam la koncepto povas pli amplekse signifi la ekonomian politikon de tiu periodo.
Linio 8 ⟶ 6:
La [[Internacia Mona Fonduso]] estas kreita en Bretton Woods por permesi la stabilecon de monsanĝaj tarifoj, helpi ĝiajn membrojn stabiligi sian pagadon kaj faciligi la internacian pagsistemon.
 
Kvankam kongresis 730 delegitoj de ĉiuj 44 Aliancaj Nacioj, [[Usono]] kaj [[Britio]], kies delegitoj estis [[Harry White]] ([[Usono]]) kaj [[John Maynard Keynes]], estis la ĉefaj roluloj de l' konferenco de Bretton Woods. Ili akordiĝis pri valorkompara sistemo bazita sur usona dolaro je la tarifo de 34 usonaj dolaroj por ora [[unco]]. Sed, ĉiuj interkonsentoj derivitaj de l' konferenco de Bretton Woods ne antaŭvidis korektan kontrolon de l' eldonkvanto de l' dolaro, tio permesis al [[Usono]] senliman moneldonon, fakto pri kiu protestis multajn fojojn [[Francio]] kaj [[Germanio]], ĉar [[Usono]] eksportadis siasian [[inflacio]]n al aliaj landoj.
 
La modelo neniam funkciis strikte, sed en la [[1955|1950-aj jaroj]] ĝi estis stabila. Komence de la [[1965|1960-aj jaroj]], la krizo de brita [[pundo]]
(1960-61) okazigis la "generalajn akordiĝojn pri prunto". Ĉirkaŭ 1965, Usono petis al aliaj landoj, ke ili ne ŝangu dolarojn al oro. Landoj, kiuj dependis de usonaj militfortoj, kiel [[Okcidenta Germanio]] kaj [[Japanio]], akceptis tion, sed aliaj landoj, kiel [[Francio]], ne. En [[1967]], dum la konferenco de IMF en [[Rio-de-Ĵanejro]], oni kreis "virtualan" monon nomatan "speciala rajto al monpreno".
 
La modelo de Bretton Woods subfalis en aŭgusto [[1971]], kiam, sen antaŭa interkonsento, [[Usono]] deklaris, ke ĝi ne plu plenumos la kompromison interkonsentitan en [[1944]], kaj haltis unuflanke la sanĝebleconŝanĝeblecon de usona dolaro al oro. La klopodoj por restarigo de sistemo sur novaj valorkompariloj fiaskis, kaj ekde [[1973]] la monda ekonomio vivas reĝimon de neekzisto de valorkomparo. Ĉiu lando havas sian propran sistemon, ĝenerale bazitan sur meza valoro de "fortaj" valutoj (usona dolaro, [[eno]], [[eŭro]], pundo). Latinamerikaj landoj preferas daŭri uzante la usonan dolaron kiel valorkomparilon.
 
[[kategorio:historio]][[kategorio:Ekonomio]]