Bonvenon al vi, nova kunredaktanto ! Sentu vin libera uzi vian vikipediistan paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en la Vikipedio. Bonvolu enskribi vin inter la vikipediistoj kaj inter la vikipediistoj de via lando. Se vi aldonos [[Kategorio:Vikipediistoj|ViaNomo ViaAntaŭnomo]] kaj [[Kategorio:Vikipediistoj de ViaLando|ViaNomo ViaAntaŭnomo]] vi aŭtomate aperos en la paĝoj kiuj listigas la Vikipediistojn kaj la Vikipediistojn de via lando.

Vizitu la redaktan subportalon de kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Utilajn konsilojn vi trovos por ekscii kiel redakti paĝon. Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon Vikipedio:La perfekta ĝermo de artikolo.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 09:44, 6. Jun 2005 (UTC)

Dankon. Mi ne bone skribas E-on ĝis nun kaj do faras redaktetojn. --Emuzesto 09:58, 6. Jun 2005 (UTC)

Kategorio Mortintoj redakti

Kial vi kreas novajn sensencajn kategoriojn:mortiĝintoj, kiam estas Kategorio:Mortintoj - Kategorio:Naskiĝintoj? Tie vi trovos kategoriojn, kiuj interesas vin. Pri homoj poste estas Kategorio:Mortintoj en xxxx. Ĉu via kategorio enhavos homojn, kiuj mortigis sin mem? Petro 15. Feb 2006 11:00 (UTC)

Mi ne sciis, sed mi trovis Kategorio:Mortintoj post kreado de Kategorio:Mortiĝintoj. Ĝi fiksiĝis de mi. --Emuzesto 11:52, 15. Feb 2006 (UTC)

Portalo:Kino redakti

Saluton, Emuzesto! Mi ne komprenas kial vi ŝanĝis la dezajnon de la kina portalo. Estis antaŭe nigra, ja estis tute arbitra elekto mia! Sed ekzistas aliajn portalojn en malsamajn kolorojn. Ĉu vi ŝanĝos ĉiujn portalajn kolorojn kiujn vi ne ŝatas? Se ĉiu farus same laŭ sia emo, estus granda fatraso kaj nefineblaj kvereloj en nia vikipedio! --Internaciulo 08:47, 9. Mar 2006 (UTC)

Bedaŭru min. Mi ŝatas ke la malantaŭa koloro estis tro nigra kaj malvidema. La malantaŭa koloro ne bezonas esti blanka, sed nigra ankaŭ ne estas bona decido. Blua sur nigra ne vidiĝas bone. Mi vidos ĝin, kaj trovos pli bonajn kolorojn. --Emuzesto 09:25, 9. Mar 2006 (UTC)


Kategorioj redakti

Kara, antaŭ ol krei kategorion, bonvolu kontroli, ĉu ne jam ekzistas tiu kategorio sub iom alia nomo. Dankon! PaulP 11:11, 15. Jul 2006 (UTC)