Levantenio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ur:لیونت
Aldono de la filatela koncepto pri Levantenio
Linio 8:
 
El eŭropa vidpunkto la regiono Levantenio iĝis aparte grava dum la komenciĝo de la dua jarmilo post Kristo, kiam la urbaj ŝtatoj de Italio pli kaj pli intensigis la komercadon kun la regiono. La [[kruc-milito]]j de la 12-a kaj 13-a jarcentoj, kiuj gvidis eŭropajn kavalirojn aparte el [[Germanio]], [[Francio]] kaj [[Italio]] al Levantenio kaj aparte al la urbo [[Jerusalemo]], favorigis tiujn komercajn kontaktojn. Levantenio estis grava merkatejo por valoraj varoj - aparte [[spico]]j, [[teo]] kaj [[juvelo]]j - , kiuj ŝipe transportiĝis trans la [[Hinda Oceano]] kaj per la aziaj [[karavano|karavanaj]] vojoj, kaj kiuj interŝanĝiĝis kontraŭ eŭropaj varoj kiel ekzemple tukoj. La komercado kun Levantenio signife kontribuis al la riĉeco de italaj urboj kiel [[Ĝenovo]] kaj [[Venecio]]. La plivastiĝo de la [[Osmana Imperio]] tamen tre malhelpis tiun negocon, ĉar la osmanoj meze de la 15-a jarcento konscie blokis la komercadon inter Eŭropo kaj Levantenio. Pro la malkovro de novaj transmaraj ŝipaj vojoj inter Eŭropo, [[Arabio]] kaj [[Barato]] (Hindio) la ekonomia graveco de Levantenio malkreskis.
 
 
Dum la fino de la XIX-komenco de la XX jc. funkciis aŭstraj, britaj, francaj, italaj, germanaj kaj rusaj poŝto-oficejoj en diversaj havenoj de Levantenio, kun propraj eldonoj aŭ speciale surpresitaj indikoj sur la respektivaj poŝtmarkoj. En 1923 tiu permeso estis definitive nuligita pro decido de la [[Universala Poŝta Unio]].
 
== Pri la signifoŝanĝiĝo de la vorto "Levantenio" ==
Linio 13 ⟶ 16:
 
Laŭ moderna kulturscienca koncepto la vorto "levanteno" tamen celas aparte ĉiujn romie katolikajn kristanojn en la [[Osmana Imperio]] kaj la nuna okcidenta Azio, kies religio kaj kulturo estas ponto inter okcidenta Azio kaj Eŭropo.
 
== Referencoj ==
 
* [[Stanley Gibbons]] Stamp Catalogue - Part 2: Austria & Hungary, 6th Edition 2002, pp 148-152
* [[Rienk Feenstra|Rienk M. Feenstra]] & Friends, Crete: Postal History, Postage and Revenue Stamps, Coins & Banknotes (collectio, 2001, ISBN 960-85275-6-2)
* [http://www.jl.sl.btinternet.co.uk/stampsite/home.html Encyclopaedia of Postal History]
* Stuart Rossiter & John Flower: ''The Stamp Atlas''
 
[[af:Levant]]