Andrew Carnegie: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Andrew CARNEGIE''' ([[25-an de novembro]] [[1835]], [[Dunfermline]], Fife, [[Skotlando]] – [[11-an de aŭgusto]] [[1919]], [[Lenox]], [[Massachusetts]], [[Usono]]) estis skotdevena usona industria magnato, kiu estis gvidanta motoro de grandpaŝa evoluigo de la usona ŝtalindustrio, fine de la 19-a jarcento. Samtempe, li estis plej granda [[filantropo]] de sia epoko.
==Familio==
Lia patro estis teksisto ''William Carnegie'', kiu estis politike radikala (agadis kontraŭ la [[grenleĝo]]), ĉartisto kaj kiu multfoje manifestaciis por rajtoj de la laboristoj. Lia patrina avo estis ''Thomas MorrisionMorrison'', same agitisto, amiko de [[William Cobbett]].
 
==Komencoj==
Carnegie estis ankoraŭ infano, kiam la aperantaj teksaĵmaŝinoj malriĉigis lian patron kaj okazis ĝenerala ekonomia krizo. La familio elmigris al Usono en 1848, kie helpis ilin parencoj kaj la skota kolonio de Allegheny, Pensilvanio (nun parto de Pitsburgo). La familio baldaŭ trovis laboron kaj la 12-jara infano eklaboris en kotonfabriko kiel bobenisto. Li baldaŭ iĝis fervora uson-fidela, kiu mem edukis sin per legado, skribado, vespera lernejo.