Uvularo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kat
RossB (diskuto | kontribuoj)
→‎IFA: SAMPA ne estu pu uzata
Linio 76:
Nek [[Esperanto]], nek la [[Angla lingvo|angla]] havas uvularajn konsonantojn, kaj ili estas nekonataj en la indiĝenaj lingvoj de [[Aŭstralio]] kaj la [[Pacifikaj insuloj|Pacifiko]]. Uvularaj konsonantoj troviĝas tamen en multaj afrikaj kaj mezorientaj (sudokcident-aziaj) lingvoj, plej notinde en la [[Araba lingvo|araba]], kaj en [[Indiĝenaj popoloj de la Amerikoj|indiĝenaj amerikaj]] lingvoj. En partoj de la [[Kaŭkazo|Kaŭkaza Montaro]] kaj en nordokcidenta [[Norda Ameriko]], preskaŭ ĉiu lingvo havas uvularajn haltojn kaj frikativojn. Du [[uvulara R|uvularaj R-oj]] troviĝas en nordokcidenta Eŭropo, kie ili disvastiĝis de la norda [[Franca lingvo|franca]].
 
La [[senvoĉa konsonanto|senvoĉa]] uvulara [[plozivo]] transkribiĝas kiel {{IPA|[q]}} en kaj la IFA kaj [[SAMPA]]. Ĝi prononciĝas iom simile al la [[senvoĉa velara plozivo]] {{IPA|[k]}}, sed per la mezo de la lango pli malantaŭe, kontraŭ la uvulo anstataŭ la [[velo (anatomio)|velo]]. La plej familiara uzo por parolantoj de eŭropaj lingvoj sendube estus en la transliterigo de arabaj landonomoj kiaj ''Qatar'' kaj ''Iraq'' en la anglan, kvankam, pro tio ke la angla malhavas tiun sonon, anglalingvanoj ĝenerale prononcas ĝin kiel la plej similan sonon de ili konatan, {{IPA|[k]}}.
 
{{IPA|[ɢ]}}, la [[voĉa konsonanto|voĉa]] ekvivalento de {{IPA|[q]}}, estas multe pli malofta. Ĝi similas la [[voĉa velara plozivo|voĉan velaran plozivon]] {{IPA|[g]}}, sed artikulaciiĝas en la sama uvula pozicio kiel {{IPA|[q]}}. Malmultaj lingvoj uzas tiun sonon, sed ĝi troviĝas en iaj specoj de la [[Persa lingvo|persa]] kaj en kelkaj [[Nordorienta kaŭkaza lingvo|nordorientaj kaŭkazaj lingvoj]], notinde en la [[Tabasara lingvo|Tabasara]].