Atlasa urso: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 04:01, 25 maj. 2005

La Atlasa urso (Ursus crowtheri), ankaŭ nomata la "Nandi" urso, estis la sola urso indiĝena al Afriko. Ĝi loĝadis en la Atlasa Montaro de Maroko al Libio; oni nun kredas ke la besto estas estingita. La lasta specimeno verŝajne estis mortigita de ĉasistoj en norda Maroko dum la 1840j.

Kvankam la Atlasa urso estas pensata estingita, ankoraŭ estas rakontoj pri ekvidoj de ursoj de tribanoj en norda kaj centra Afriko. Ĉi tiuj raportoj eble indikas la daŭran ekziston de la Atlasa urso. Oni priskribas ĉi tiun "Nandi" urson kiel ruĝeca aŭ flaveca kaj 3.5 futoj alta, kun longa felo, mallonga vosto, longaj ungregoj, kaj dikaj gamboj.

Ŝablono:Stumpo