Laŭlum: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: de:Laŭlum
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Li ShijunSHIJUN (Laŭlum)''' (ĉine: 李士俊 Lǐ Shìjùn; 1923 - ) estas ĉina esperanto-verkisto, membro de la [[Akademio de Esperanto]].
[[Esperanto]] > [[Esperantlingva literaturo|Literaturo]] > [[Esperanto-verkisto|Verkisto]] > LI SHIJUN < [[Ĉina esperantisto]]
----
'''Li Shijun (Laŭlum)''' (ĉine: 李士俊 Lǐ Shìjùn; 1923 - ) estas ĉina esperanto-verkisto, membro de la [[Akademio de Esperanto]].
 
Je la [[29-a de marto]], [[1923]], Li Shijun naskiĝis en kamparana familio de la vilaĝo Shatou (沙头村, sablejo) ĉe la bord de Hutuo-rivero en Anguo-gubernio de [[Hebei]]-provinco, [[Ĉinio]]. En 1936 kiel lernknabolernoknabo li aŭdis, ke gestudentoj de Pekino uzis Esperanton en korespondado dum la Kultura [[Movado de la 4-a de Majo]], por eviti persekuton de reakciuloj. En 1939, li akiris la broŝuron ''Esperanto en Unu Monato'' kaj komencis memlerni la internacian lingvon. En 1940 li partoprenis la Korespondan Esperanto-Lernejon por daŭrigi sian studon de E. Ekde 1941, li partoprenis E-movadon, aranĝis E-ekspozicion kaj gvidis E-kursojn. En 1950, li partoprenis la preparadon de la fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redaktadon de la monata gazeto ''[[El Popola Ĉinio]]''. Samtempe li kontribuadis al la gazeto ''Popola Mondo''. En la sesdekaj jaroj, li fariĝis gvidanto en la traduka laboro de ''El Popola Ĉinio'', en la okdekaj jaroj, li eklaboris kiel vicĉefredaktoro de tiu gazeto. En 1983, li fariĝis membro de la [[Akademio de Esperanto]], membro de la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj kaj estro de la [[Ĉina Esperanto-Instituto]]. Ekde 1990, li ĝuas ŝtatan subvencion pro sia speciala kontribuo en ĵurnalisma laboro.
 
Li esperantigis jenajn verkojn: ''Sinjoro Dongguo'' (1962), ''La Okcidenta Ĉambro'', ''Ora Hakilo'', ''Kvin Fratoj Liu'', ''Knabino kaj Garolo'', ''Pri Popoldemokratia Diktaturo'', ''Pri Praktiko'', ''Pri Kontraŭdiroj'', ''Paroladoj ĉe la Literatura Kunsido en Yan’an'', ''Raporto pri la Kamparana Movado en Hunan'', ''Aŝma ''(1965, 1980 dua eld.), ''Aŭtuno en la Printempo ''(1980, 1981 dua eld.), ''Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang ''(1985), ''Qu Yuan ''(1987), ''Frosta Nokto ''(1988), ''Elektitaj Ĉinaj Antikvaj Poemoj Ilustritaj ''(1990) ''Mirrakontoj de Liaozhai ''(1994), ''Noktomezo ''(romano, ĉefverko de Mao Dun, parte aperinta en ''El Popola Ĉinio '' kaj ''Verda Stelo ''), ''Ĉe Akvorando ''(klasika romano en manuskripto), ''5000 Ĉinaj Popoldiroj ''(parte aperinta en ''La Mondo '').