Estus bone, ke vi prezentus vin, por ke ni sciu, kies vi estas roboto. Ĉu ne eblus, ke viaj redaktoj estus nevideblaj en Lastaj ŝanĝoj? Petro 13. Jun 2006

  • Mi eĉ dirus : necesus ke vi sekvu la regularon pri funkciado de roboto en ialingva vikipedia projekto : antaŭ ol funkciigi ĝin vi nepre petu la rajton kaj rajtos funkciigi ian roboton nur se ĝi ricevis robotan statuson. Nuntempe la lastaj ŝanĝoj estas plenplenaj nur de via senrajtaj robotaj redaktoj. Bonvolu do unuavice prezenti vian robotan projekton kaj laŭregule peti robotan statuson por ĝi. Dankas Arno Lagrange  22:09, 14. Jun 2006 (UTC)

Boto, kiun interesas viaj interligiloj? Se vi vilas ripozi, trankvile daŭrigu per tia maniero.

Ĉar mi malkovris ke nun burokrato povas doni al uzulo robotan statuson mi tion faris : la redaktoj de Thijs!bot nun estos kaŝitaj en Lastaj ŝanĝoj. Tamen oni devus estonte sekvi la regularon : antaŭ ol funkciigi robon oni prezentu la projekton kaj petu la permeson de la komunumo. La robota statuso estu donata nur poste. - la statuson burokrato konstante povas forpreni se necese - . Arno Lagrange  07:46, 20. Jun 2006 (UTC)

Thijs!bot ŝanĝas bonan ligilojn en malbonajn redakti

Tie, Thijs!bot ŝanĝis kelkajn ĝustajn ligilojn en malpli ekzaktajn. Ĉu ĝi ne simple povas lasi pacaj bonajn ligilojn? Sebastian 02:28, 11. Apr 2008 (UTC)

Finnlingvaj ligiloj estas en la alfabeta ordo laŭ 'fi' kaj ne laŭ la nacia nomo 'Suomi'. Ĉu tio estas eraro aŭ konscia decido? Ekz. http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Provinco_de_Bre%C5%9Do&diff=next&oldid=1795606

Amatitlán redakti

Thijs!bot kaūzis konfuzon pri Amatitlán. Ekzistas almenaū du tianomaj urboj: Amatitlán (Komunumo en Veracruz) en Meksikio, kaj alia en Gvatemalo. --91.8.200.80 20:40, 10. Dec 2008 (UTC)

Thijs!bot ignoris redaktokonflikton redakti

Hodiaŭ je la 18:06 Thijs!bot modifis la paĝon Ŝablono:ĈefPaĝoMondAktualaĵo kun la komento "roboto modifo de: yi:מוסטער:אויסדערוויילטע ארטיקלען". Sed fakte ĝi ne nur modifis la jidan intervikiaĵon, sed ankaŭ nuligis (malfaris) du ŝanĝojn de la 18:02 kaj 17:13, do 4 resp. 53 minutojn antaŭe. Ŝajne do okazis redaktokonflikto, kiun la roboto simple ignoris. Tio ne estas akceptebla; necesas solvo por tiu problemo.

Umbert' 20:32, 28. Dec 2009 (UTC)

Mi atentigis la mastron de la roboto (nl:Overleg_gebruiker:Thijs!#Bewerkingsconflict_in_de_Esperanto_wikipedia) kaj esperas solvon. –Umbert' 19:42, 29. Dec 2009 (UTC)