Krucistaj ŝtatoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|300px|right|Proksima Oriento en 1135 kun turkaj, arabaj kaj krucistaj ŝtatoj. [[Image:Latin empire.png|thumb|300px|Krucistaj ŝtatoj kaj grekaj sekv...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Dosiero:LatinEmpire2.png|thumb|300px|Sekvantulaj ŝtatoj post konkero de Bizanca imperio fare de krucistoj]]
'''Krucistaj ŝtatoj''' estis kvanto de [[feŭdismo|feŭdaj]] senjorujoj de okcidenteŭropa stilo, konstruitaj fare de [[krucistoj]] en periodo de krucmilitoj en [[Sankta Lando]], [[Anatolio]] kaj [[Mediteraneo]].
 
==Vid-al-vide al islamo==
La unuaj kvar krucistaj ŝtatoj estiĝis sur [[Proksima Oriento]] senpere post la [[unua krucmilito|unua krucista ekspedicio]]:
*'''[[Edessa graflando]]''', estis la unua el la krucistaj ŝtatoj, ekzistanta en la jaroj [[1098]] - [[1144]], la unua grafo el [[Edessa]] estis [[Balduin el Bouillon]].
*'''[[Antioĥa princlando]]''' estis fondita en la jaro [[1098]] kaj falis en la jaro [[1268]]. La unua [[Antioĥio|antioĥa]] princo estis [[Bohemund el Tarent]].
*'''[[Tripola graflando]]''', ([[Tripolo (Libano)|Tripolo]], urbo en [[Libano]] kaj ne ĉefurbo de [[Libio]], estis fondita en la jaro [[1104]], la urbo mem estis konkerita je kvin jaroj pli poste kaj falis en la jaro [[1288]], la unua grafo el Tripolo estis [[Bernard el Toulous]].
*'''''[[Jerusalema reĝlando]]''''' estis fondita en la jaro [[1099]] kaj falis en la jaro [[1291]] kun la falo de [[Akko]], lastaj fortikaĵoj en la manoj de [[kristanoj]], poste la [[krucistoj]] el [[Sankta Lando]] definitive elpelitaj. La unua reprezentanto de la nova ŝtato estis [[Godefroi el Boulloin]], sed nur kun titolo Ŝirmanto de Dia tombo. Post lia morto en [[1100]] estis kronita kiel reĝo jerusalema lia malpli aĝa frato [[Balduin el Bouillon]], la grafo el Edessa. La reĝlando dividiĝis en multajn feŭdajn senjorujojn, el kiuj la plej gravaj estas la jenaj kvar:
**[[Galileja princlando]]
**[[Graflando Jaffa kaj Askalon]]
**[[Senjorujo Oultrejordain]]
**[[Sidona senjorujo]]
[[Armena reĝlando en Kilikio]] ne estis pure krucista reĝlando. La reĝlanda statuso estis al tiu ĉi lando donita fare de papo [[Inocento la 3-a]]. Sur ties tronon pli poste venis krucista dinastio de [[Lusignanidoj]], kiuj alproksimigis ĝin al okcidenta Eŭropo.
 
==Kipro==
Dum la tria krucmilito estis fondita '''[[Kipra reĝlando]]'''. La angla reĝo [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo la 1-a Leonkora]] konkeris [[Kipro]]n de [[Bizanca imperio]] de ĉi tiea greka reganto [[Izako Komnenos (Kipro)|Izako Komnennos]] survoje al [[Sankta Lando]]. El la eksa bizanca provinco estis kreita krucista reĝlando, sur kies trono eksidis en la jaro [[1192]] [[Guy de Lusignan]], la eksa [[Jerusalema reĝlando|jerusalema reĝo]]. La reĝlando pereis, kiam la lasta reĝino vendis ĝin al [[Venecio|venecianoj]]. Pli poste la insulo estis aldirita al [[Templanoj|Ordeno de templanoj]], sed ĝi neniam servis al ili kiel bazejo.
 
[[Kategorio:Krucmilitoj]]