Bochum: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 129:
 
=== Loĝantoevoluo ===
En [[1904]] la loĝantonombro de la urbo transpaŝis la limon de 100.000, per kio ĝi iĝis [[grandurbo]]. Ĝis [[1926]] duobliĝis tiu ĉi nombro je 200.000. La 1-an de januaro [[1975]] la loxantonombro atingis pro la aligo de la urbo Wattenscheid (81.469 loĝantoj en [[1974]]) per 417.336 sian historian maksimumon. La 31-an de decembro [[2005]] la loĝantonombro por Bochum sumiĝis post kompletigo de la landa oficejo por informadiko kaj statistiko NRV je 385.626 (nur ĉefloĝejoj kaj post komparo kun la aliaj landaj oficeojoj), ĝis [[2025]] ĝi reiros laŭ prognozo de la landa oficejo sur 359.300.
 
==== Romkatolika eklezio ====
Ekde sia fondado Bochum apartenis al la [[Ĉefepiskopo|ĉefepiskopujo Kolonjo]] kaj estis subigita la [[Diakono|ĉefdiakonadon]] de la kolonja preposto. Ĉ. [[1570]] en bochum enradikiĝis la [[reformacio]]. Tamen daŭris ankoraŭ ĝis [[1613]], kiam la [[Luteranismo|luterana]] komunumo apartiĝis de la katolika. Ekde [[1634]] ekestis ankaŭ [[Reformita Eklezio|reformita]] komunumo. Post tiam la urbo estis plejparte protestanta, sed ĉiam ekzistis ankaŭ [[Romkatolikismo|katolikoj]], kiuj plu apartenis al la ĉefepiskopujo Kolonjo. En [[1821]] ĝi estis alordigita la episkopujon resp. ĉefepiskopujo [[Paderborn]]. Bochum iĝis rezidejo de dekanato, kiu poste estis subdividita en la dekanatojn Bochum-centro, Bochum-sudo kaj Bochum-oriento. Ekde la [[31-a de aŭgusto]] ĝis la [[4-a de septembro 1949]] en Bochum okazis la 73-a [[Germana Katolika Foiro]] sub la devizo „justeco kreas pacon“. En [[1958]] Bochum estis aligita la novfonditan [[episkopujo Asindo]]. La [[cistercianoj]] starigis la [[monaĥejo|monaĥejon Stiepel]]. La parokoj de Bochum hodiaŭ apartenas al la urbodekanato Bochum resp. Wattenscheid.
 
===== Alistrukturigo de la episkopejo Essen =====
'''Nova parokostrukturo en Bochum'''
 
Ĝis la [[31-a de decembro]] [[2008]] laŭ planoj de la episkopo de Essen kaj sub la risko de unika tradiciorompo ĉiuj parokoj de Bochum inkluzive la praparoko S-taj Petro kaj Paŭlo estos malfonditaj, dum kiam ekestas en la urba teritorio kvar grandparokoj:
* '''S-taj Petro kaj Paulo''' (por la urbopartoj: Centro, Ehrenfeld, Hamme, Hordel, Hofstede, Riemke kaj Grumme)
* '''Liebfrauen, Altenbochum''' (por la urbopartoj: Altenbochum, Langendreer, Laer, Werne, Gerthe, Harpen kaj Hiltrop)
* '''St. Franziskus, Weitmar''' (por la urbopartoj: Weitmar, Linden, Dahlhausen, Wiemelhausen, Querenburg, Hustadt kaj Steinkuhl)
* '''St. Gertrud''' (por tuta Wattenscheid)
 
''Por la sinoptiko pri komunumpregejoj, filialpreĝejoj kaj „pluaj preĝejoj“ vd. ankaŭ [[diocezo Asindo]].
 
La cisterciana-monaĥoparoko '''S-ta Maria''' en Stiepel pluekzistos kiel memstara komunumo kaj ne estos enigita en la novan strukturon de la episkopujo Essen.
 
===Politiko===