Novjara Renkontiĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korektetoj kaj aldonetoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 14:
Krom dum la 1-a fojo, kiam la evento gastis en urbo norde de [[Berlino]], do en regiono proksime al [[Pollando]], la renkontiĝo ĝis nun ĉiam okazis en relative okcidenta loko de [[Germanio]], facile atingebla de [[Nederlando]], [[Belgio]] kaj norda [[Francio]]. La eventon organizas la germana asocio [[EsperantoLand]], kies givdanto estas [[Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven]] (ankaŭ konata kiel "Lu" inter esperantistoj).
 
En Germanio la esperantoparolantoj festas dum la silvestraj tagoj krom en NR ankaŭ en la pli tradiciaj renkontiĝoj [[IS]] ([[Internacia Seminario]]/Semajno) kaj [[IF]] ([[Internacia Festivalo]]). Ekde la jarfino 2006 ankaŭ AS [[Ago-Semajno]] de la [[Pola Esperanto-Junularo]] atingas pli ol 150 partoprenantojn, ĉefe junuloj kaj junaj plenkreskuloj.
 
NR bone taŭgas por familioj kun infanoj. Ekde la 3a NR partoprenas regule 40 ĝis 60 infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj 16 jaroj, triono ĝis duono estas denaskuloj. Per tio NR verŝajne fariĝis la plej granda Esperanto-renkontiĝo por infanoj kaj junuloj ĝis 16 jaroj. Krome partoprenas ankaŭ pluraj dekoj da unuopuloj kaj paroj sen infanoj.