Dizelmotoro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 11:
La dizelmotoro estis tre efika en sia tempo, sed ne disvastiĝis, ĉar Diesel pretendis – ĝis sia morto en 1913 -, ke la motoroj produktitaj post lia patento, funkciu en konstanta brula premo. Pro tiu limigo, la motoroj devis funkcii je malgranda rivolunombro, kiu malfruigis ties pluevoluigojn. La unuaj dizelmotoroj estis tiel grandaj kaj pezaj – kompare al al povumo - ke oni uzis ilin senescepte en lokligitaj centraloj.
 
La dizelmotoro aperis en la ŝipoj ekde 1910 kaj dum la unua mondmilito, ĝi estis la ĉefa motoro de la submarŝipoj. La unua dizelmotoro, uzebla en aŭtomobiloj – sufiĉe malgranda kaj malpeza – estis produktita en [[Germanio]], en 1922. Post tio oni produktis motorojn kun granda rivolunombro, ĉe kiuj la injektita fuelo pli rapide forbrulas kaj abrupte kreskas la premo super la piŝto, kiu troviĝas ĉe la supra turnopunkto. En la modernaj diztelmotorojdizelmotoroj restis nur la kunprema brulo kaj injektado.
 
Post mezo de la 1940-aj jaroj, la dizelmotoro iĝis la plej grava industria motoro, ĉar ĝi funkciis eĉ per pli mlafortamalforta fuelo kaj la konsumo kompare al la povumo estas favora. La fuelŝparemo de la dizelmotoro venas el la forta kunprema proporcio.
 
Malavantaĝo de la dizelmotoroj estas, ke ili kostas iom pli ol aliaj motoroj, dum ili havas pli malgrandan relativan povumon, pli fortan poluadon (nitrogen-oksidoj kaj [[fulgo]]). La dizelmotoro estas same pli brua ol benzina motoro. La evoluigo de la dizelmotoroj celas malpliigi la malavantaĝojn.