Pozitivo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
* cimbalo 1–2f.
* samkiel kromregistroj kiel najtingalo, borduno (rigaleskaj anĉofajfiloj aŭ fermitaj labiofajfiloj) ktp.
La tonamplekso etendiĝis plejofte ekde CDEFGA ĝis g<sup>2</sup>a<sup>2</sup>. Dividitaj glitŝablonojregistroŝablonoj jam estis ege disvastigitaj. laLa dividopunkto situis ofte inter b<sup>0</sup>/c<sup>1</sup>, je la orgenoj sur la ibera duoninsulo tamen establiĝis la ĉie sama dividopunkto situanta ĉe c<sup>1</sup>/c#<sup>1</sup>.
 
En la barokepoko oni utiligis la pozitivon kiel anstataŭulo por la granda orgenon samkiel ĝeneralbasa instrumento. Je la baroka pozitivo la regal 8′ cedis al plejofte fermita 8′-labioregistro. Se disponeblis spaco por anĉregistro, oni dispoziciis pli baztonan ol rigalo, ekz. krumkorno 8′. Anstataŭ la cimbalo oni dispoziciis en la [[baroko]] ofte (ripetan) kvinton 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ kaj oktavon 1′. Jen reprezentativa dispoziciekzemplo:
Linio 23:
* kvinto 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′
* oktavo 1′
La tonamplekso kutime estis C-c<sup>3</sup> kun mallonga aŭ rompita oktavo. Dividitaj glitŝablonojregistroŝablonoj tiutempe maloftis. La barokaj pozitivoj ofte estis ekipataj per fermeblaj, kelkfoje surpentritaj duklapaj pordoj.
 
Nuntempe oni ofte trovas ankaŭ liberfajfilajn prospektojn kaj modernajn formojn kun ŝvelkestoj el vitro aŭ simila. Modernaj pozitivoj ofte estas krome ekipataj per lameno- (plejofte rigalo 8′) aŭ diskantregistroj (duonaj registroj nur por la diskanta duono de la manualo). En Nederlando oni iomete ŝatas diskantprincipalon 8′, arĉinstrumentoj en okfuta pozicio aŭ transversa fluto 4′ estis tre ŝatataj registroj en la romantiko kaj kelkfoje hodiaŭ denove dispoziciataj. Ankaŭ alikvotoj estas troveblaj, ekz. kvinto 2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′ aŭ tercio 1<sup>3</sup>/<sub>5</sub>′, aŭ sur propraj tiriloj aŭ kunigita al seskviatero 2-obla. Se on konstruas alikvoton seninterrompe, tiam prefere en la 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′-pozicio. Ĝuste lige kun duonaj registroj foje ankaŭ ĉiuj seninterrompaj registroj estas dividitaj en basa kaj diskanta duonoj. La tonamplekso de nuntempaj pozitivoj kaj kestorgenoj plej ofte estas C-f<sup>3</sup>.