Limato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
==Historio==
Ĝis [[Platzspitz]], kie troviĝas la unua [[vejro]], la altecnivelo de ĝia akvosurfaco egalas al tiu de la lago de Zuriko. En [[mezepoko]] komercistoj sur la Limato transportis varojn ŝipe al [[Bazelo]]. Post la konstruo de la diversaj vejroj por reguligi la riveron kaj ĉefe por produkti elektran energion, tio ne plu eblas. En la [[Romio|romia epoko]] la akvostrato de la [[Rejno]], tra la [[Aro (rivero)|Aro]], Limato, [[Lago de Zuriko]] kaj [[Valenlago]] al [[Koiro]] kaj tiam super la [[Alpoj]] al [[Como]] estis unu el la plej gravaj trafikvojoj de la imperio. En la 16-a jarcento estis dronigitaj diversaj [[Anabatistoj|anabaptistoj]] [[Martiro|martiroj]] en la Limato, inter ili [[Felix Manz]].
 
[[Image:Landvogteischloss.jpg|thumb|300px|right|Linga ponto trans Limato en Baden]]
 
==Komunumoj laŭlonge de la Limato==
La komunumoj kaj urboj ĉe la bordo de Limato estas laŭvice: [[Zuriko]], [[Oberengstringen]], [[Unterengstringen]], [[Schlieren]], [[Dietikon]], [[Geroldswil]], [[Oetwil ĉe Limato]] en la [[Kantono Zuriko]], kaj en [[Kantono Argovio]] la komunumoj [[Spreitenbach]], [[Killwangen]], [[Würenlos]], [[Neuenhof]], [[Vetingo]], [[Baden (Argovio)|Baden]], [[Ennetbaden]], [[Nussbaumen]], [[Untersiggenthal]] kaj [[Turgi]].