Estonia: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:MS Estonia
→‎La katastrofo: parte reverkita, plu polurota
Linio 6:
== La katastrofo ==
 
La pasaĝera kaj aŭta pramŝipo ''Estonia'', en regula trafiko sur la Balta Maro de Talino (Estonujo) al Stokholmo (Svedujo) pereis marfunden la 28-an de septembro en 1994. La ŝipo definitive subakviĝis ĉirkaŭ la horo 01:50 post noktomezo (UTC+2).
La ''Estonia-katastrofo'' okazis la 28-an de septembro [[1994]], nokte, laŭ loka horo inter 00:55 kaj 01:50 (UTC+2) dum la vojo de Talino al Stokholmo, kun 989 pasaĝeroj. La ŝipo devintus alveni en Stokholmo je la 9:30, matene.
Ekveturinta de Talino, ''Estonia'' estis alvenonta en Stokholmo je la 09:30. Ĉirkaŭ la 1-a horo, sur vasta maro sude de la insularo de sudokcidenta Finnlando, la antaŭa viziero (klapforma, levebla ŝipnazo) estis forŝirita de ondegoj, samtempe rompante internan pordegon, kaj akvo inunde enfluis la ferdekon por aŭtoj. Baldaŭ la ŝipo kliniĝis dekstren je 30–40 gradoj kaj en kelkdeko da minutoj malaperis subakven.
 
Enŝipe trovigis 989 homoj, el kiuj oni savis 94 pasaĝerojn kaj 43 ŝipanojn. Entute 852 mortis, ĉu drone, ĉu pro malvarmiĝo en la 10-celsigrada akvo. Nur 95 kadavroj estis trovitaj, la ceteraj kuŝas marfunde.
La plej multaj viktimoj estis svedoj (mortis 501) kaj estonoj (208); krom tiuj pereis civitanoj de 19 ŝtatoj. La ŝipanoj estis plejparte estonaj kaj svedaj.
 
La ŝipruino situas marfunde, en profundo de 74 ĝis 85 metroj, je 41-kilometra distanco de la Finnlanda insulo Utö en direkto 157 gradoj. La koordinatoj estas 59°23′ norde, 21°42′ oriente (vidu surmape {{koord|59|23|N|21|42|E|}}.
 
La pereo de ''Estonia'' estis tutmonde unu el la plej grandaj maraj katastrofoj dum paca tempo. Post la dua mondmilito okazis kvin ŝippereoj kun pli da mortintoj, la plej granda el tiuj estis la drono de ''Doña Maru'' en Filipinoj, en 1987, kun pli ol 4000 mortintoj.
 
[[Image:Roro_faehre.jpg|thumb|right|Ŝipo kun principe simila antaŭo kiel ''Estonia''. La viziero estas levita, kaj la malantaŭa pordego mallevita por funkcii kiel ponto por enveturado.]]
 
La katastrofo influis la t.n. ''SOLAS''-regularon, kiu estas internacia kontrakto pri mara sekureco, formulita kadre de la Internacia Martrafika Organizaĵo de UN. La novaj reguloj pli rigore postulas stabilecon okaze de akvoenfluo kaj fortikecon de la fermiloj de ŝipaj vizieroj kaj veturpontoj-pordegoj (vidu bildon, kiu montras similtipan ŝipon).
 
 
 
 
La maro estis tre tempesta kun ventego de 70-90 km/h kaj ondoj de 6-10 m. Laŭ aliaj fontoj, la ventego estis forta de 108 km/h kun ondoj de 15 m. La ŝipo veturis per plena rapido.
 
La katastrofon kaŭzis la erariĝo de la naza pordego, kies fermilo ne eltenis la grandajn premojn kaj la nazparto deŝiriĝis. La maro penetris la stokejon kaj destabiligis la ŝipon kaj ĝi sinkis. (Same sinkis la ''Herald of Free Enterprise'' en 1987 kaj ''Princess Victoria'' en 1953).
Linio 14 ⟶ 30:
La unua atentiga signo okazis je la unua horo de post meznokto. Tiam okazis stranga brueto de nazdirekto. Tiam la ''Estonia'' preterlasis la Turku-insularon. La skipo kontrolis la naz-parton, sed ili trovis nenion. Je la 01:20 aŭdiĝis malforta virina voĉo el la ŝipaj laxutparoliloj en la estona lingvo: ''„Häire, häire, laeval on häire”'' „Alarmao, alarmo, alarmo surŝipe”. Eksoni la ĝenerala „savboata alarmo” (sep mallongaj kaj unu longa kavkorna signo), sed baldaŭ la ŝipo flankeniĝis (30-40 gradoj) kaj ĉiuj kiuj retsis en la ŝipo mortis. Saviĝsi nur tiuj, kiuj estis sur la ferdeko.
 
La ŝipo radiis la signon ''[[SOS]]'' (kaj ''[[Mayday]]'') je la 01:22, sed, nurpro finneplena kajmanko de elektro, ne donispovis tuj doni la precizan pozicion. La unua ŝipo – pramo de ''Viking Line'' '''M/S Mariella''' – alvenis je la 02:12, la unua helikoptero je 03:05. Oni povis savi nur 137 personoj el 989. Kvankam mortis 852, oni trovis nur 95 kadavrojn.
 
La [[vrako]] nun troviĝas je {{coor dm|59|23|N|21|42|E|}} en profundo de 80 m, 41 km de la finnlanda insulo Utö en direkto de 157°.