Zurika Trafik-Unio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
==Historio kaj Funkciprincipo==
===Fondiĝo===
La Zurika Trafik-Unio estis fondita en la jaro [[1990]] per la inaŭguro de la nova regiona trajnreto de la [[Kantono Zuriko|kantono]] kaj [[urbo de Zuriko]]. Koro de tiu nova reto, kiu baziĝis sur la jam ekzistinta kaj densa trafikreto, estas la tuneloj inter la [[
===Kadenco-horaro===
Samtempe kun la inaŭguro de la Zurika Trafik-Unio oni enkondukis en tuta [[Svislando]] la [[Kadenco-horaro|kadenco-horaron]]. Tio estis granda revolucio, kiun elpensis en la 80-aj jaroj du svisaj fervojistoj. En la tradiciaj horaroj, ĉiu trafik- kaj transportentrepreno havis siajn proprajn horarojn kaj tiujn oni adaptis al la frekvencoj, do kutime estis multaj trajnoj kaj busoj frumatene, tagmeze kaj je la laborfinhoroj, dum je aliaj horoj ofte estas grandaj truoj en la horaroj. Per la principo de la kadenchoraro oni nun atentis, ke trajnoj kaj busoj veturas en absolute regulaj intervaloj. Unue oni ofertis horajn intervalojn, sed intertempe praktike ĉie sur la teritorio de la Zurika Trafik-Unio trajnoj veturas duonhore, je gravaj linioj eĉ kvaronhore.
|