Universitato de Zuriko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
La '''Universitato de [[Zuriko]]''' fondiĝis en la jaro [[1833]] post decido de la [[registara konsilantaro]] de la [[Kantono Zuriko]] en la jaro [[1832]]. En la nova universitato ('''Universitas Turicensis''') estis kunigitaj la jam ek de [[1525]] ekzistintaj universitataj lernejoj pri [[teologio]], [[juro]] kaj [[medicino]] kun nove fondita [[filozofio|filozofia]] fakultato. Estis la unua universitato en Eŭropo, kiu ne estis fondita de eklezio aŭ monarko sed de demokrata ŝtato.
 
La [[sigelo]] de la universitato montras la [[Granda MonasteroMonaĥejo|Grandan MonasteronMonaĥejon]] kun [[Karolo la Granda]], kiu estas alludo al la unua universitatnivela lernejo de Zuriko, la tiel nomita [[Carolinum]]. En la unua semestro enmatrikuliĝis 161 studantoj kaj la unua sidejo de la universitato estis la iama Aŭgustina Monaĥejo de Zuriko. En [[1864]] la universitato translokiĝis al la suda domparto de la hodiaŭa [[Federacia Instituto por Teknologio]] kaj en [[1914]] la universitato povis ekfunkcii en sia nuna ĉefkonstruaĵo, kies turo dominas la bildon de la tuta urbo.
 
En 1917 estis malfermita la [[centra biblioteko de Zuriko]], kie hodiaŭ trovablas ankaŭ pli ol 1000 libroj en [[Esperanto]].