Komunumo (Svislando): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
En [[PIV]] fakte la nocioj [[komunumo]] (PIV: ''malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo'') kaj [[municipoj|municipo]] (PIV: ''Urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel relative sendependa administra unuo je loka nivelo'') iomete malklare distingiĝas. Tial endas difini, kion la esprimoj en Svislando signifas:
{{el}} '''Politika komunumo''' en Svislando (germane ''politische Gemeinde'') estas la urbo aŭ komunumo, politike aŭtonoma kun propra registaro kaj se temas pri urbo propra urba parlamento. Se ni parolas pri komunumo en Svislando, tiam ni, se el la konteksto nenion alian postulas, parolas pri la politika komunumo. Ekzistas en diversaj regionoj ankaŭ civilaj komunumoj, ekleziaj komunumoj, lernejaj komunumoj ktp. kiuj ne nepre kongruas kun la politikaj komunumoj. Komunumo konsistas el unu aŭ pluraj municipoj.
{{el}} '''Urbo''' en Svislando (france ''villes'', germane ''Städte'', itale ''città'', romanĉe ''citad'') estas svisa komunumo kun pli ol 10'000 loĝantoj aŭ komunumo, kiu posedas historiajn rajtojn kiel urbo, cedita al ĝi ekzemple de [[mezepoko|mezepoka]] feŭdulo. Por neurbaj komunumoj kun malpli ol 10'000 loĝantoj kaj sen mezepokaj urborajtoj mankas aparta oficiala termino. Oni simple parolas pri ''vilaĝo''.
{{el}} '''Municipo''' en Svislando (germane kutime ''Ort'') estas historia vilaĝo aŭ setlejo, kiu formas iu-grade sendependan unuon, sed ne estas aŭtonomaj komunumoj. En malgranda komunumo, kiu konsistas el nur unu municipo, komunumo kaj municipo estas plej ofte identaj.
{{el}} '''Municipkomunumoj''' kaj '''Lokkonunumoj''': Historia diferencigo, kiu postvivis el la tempo de la [[Helveta Respubliko]] en kelkaj kantonoj, ekzemple [[Kantono Turgovio]]. Hodiaŭ tiu diferencigo praktike ne plu havas signifon.