Svisa Ĵurkomunumo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
En la senco de moderna internacia juro la Svisa Ĵurkomunumo neniam estis ŝtato eĉ ne federacio aŭ interŝtata unio. Ekzistis neniu skriba dokumento aŭ kontrakto. La tuta komunumo estis loza alianco, kies celo konsistis el la protekto de la interna landpaco kaj la defendo kontraŭ eksteraj malamikoj. Por tiu-ĉi celo oni celebris la malnovajn ĵurojn, kiu estis ĝis [[1526]] la formala kuniglio de la 13 ŝtatoj. Post la reformacio tiu ceremonio pro malsameco religio forfalis. Pro tiu-ĉi jura situacio jam por la ŝtatjuristoj de la 16-a jarcento la demando ĉu la Svisa Ĵurkomunumo estas ŝtato, federacio, inerŝtata unuiĝo aŭ simpla loza militalianco estis disputita.
 
La decida disputpunkto estis la demando pri la suvereneco de la svisaj ŝtatoj. Jure tiun-ĉi suverenecon akiris la svisaj ŝtatoj nur per la [[Vestfalia Paco]] en la jaro [[1648]]. Antaŭ tiu dato la Svisa Ĵurkomunumo nur estis fakta alianco de [[imperio|imperiaj lokoj]], kiuj dedutkis siajn privilegiojn kaj rajtojn ankoraŭ el malnova epoko. Eĉ post 1648 la preskaŭ solaj skribaj dokumentoj, kiuj reguligis la rilaton inter la svisaj ŝtatoj estis la soldkontraktoj kun eksteraj ŝtatoj, precipe [[Francio]]. Oni fakte tiujn dokumentojn kvazaŭ konsideris kiel [[konstitucio]] de la malnova Svisa Ĵurkomunumo, kio nature nutris disputojn pri la reala suverenceo de la komunumo.
 
Je nivelo de la Svisa Ĵurkomunumo la ununura formale ekzistanta institucio estis la [[Svisa Dieto]]. Ĝia ĉefa tasko estis la administrado de la komunaj regnejoj, kaj la negocado de soldkontraktoj kun aliaj ŝtatoj. Bazon por tiuj taskoj formis post la [[militoj de Kappelen]] la landpackontraktoj, en kiuj estis regulita povdivido inter la protestantaj kaj la katolikaj kantonoj. Provoj evoluigi la ĵurkomunumon al federacia ŝtato en la 17-a kaj 18-a jarcento fiaskis. Nur per la franca invado en la jaro [[1798]] kun la [[Helveta Respubliko]] unuan fojon en la historio estiĝis tutsvisa ŝtato.