Piknonotedoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
[[Image:Seychelles bulbul.jpg|thumb|250px|''Hypsipetes crassirostris'']]
 
La plej multaj Piknonotedoj vivas en [[Afriko]] kaj sur [[Madagaskaro]]. Tie la reprezentantoj de la plej multaj [[genroj]] estas [[endemio|endemiaj]], dum ekskluzive en [Sudazio]] hejmaj ests nur du genroj. La genroj [[Piknonoto]] (''Pycnonotus''), [[Krinigero]] (''Criniger'') kaj [[Hipsipeto]] (''Hypsipetes'') per specioj troviĝas en ambŭ regionoj. En la Meza Oriento troviĝas precipe la ''Pycnonotus xanthopygos'', kies disvastiĝejo etendiĝas de suda Turkio ĝis la arabaj landoj kaj Izraelo. Sed multaj specioj estas endemiaj en tre malgrandaj disvastiĝejoj, kiel ekzemple la [[Sejĉela hipsipeto]] (''Hypsipetes crassirostris''), kiu vivas nur sur la [[Sejĉeloj]]. la [[Blankorela piknonoto]](''Pycnonotus leucotis'') estas konata en la [[persa poezio]] kiel ''Bulbul'', kaj ofte tradukita malĝuste "najtingalo" en la eŭropaj lingvoj.
 
La plej multaj specioj troviĝas en la basebeno, nur malmultaj vivas en montaroj. Al la lastaj apartenas la [[Flavastria filastrefo]] (''Phyllastrephus flavostriatus'') en la montarbaroj de [[Centra Afriko]] kaj la [[Grizakapa piknonoto]] (''Pycnonotus tephrolaemus'') ĉe la [[Ruvencoro]] en [[Orientafriko]]. La ''Pycnonotus flavescens'' eĉ troviĝas ankoraŭ en alteco de 3.500 metroj, en la muskarbaro de la montaroj sur [[Borneo]].
 
Ĉiuj Piknonotedoj estas [[nemigra birdo|nemigraj birdoj]]. Multaj specioj adaptiĝis al la vivo proksime de homaj setlejoj kaj loĝadas en ĝardenoj, parkoj kaj tombejoj de la urboj. Ili estas tre konfidemaj kaj oni ankaŭ povas malsovaĝigi ilin. Precipe la [[Piknonoto]] (''Pycnonotus goiavier'') estas konata, ke ĝi preferas urbojn. Aliaj specioj ŝatas vivi retirite rande de arbaroj aŭ en arbaroj. Ekzistas specio, kiun la ornitologoj ĝis nun nur vidis dufoje en [[Sumatro]] kaj [[Borneo]].
 
== Vivmaniero ==