1+1 (televidkanalo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
different topic
eNeniu resumo de redakto
Linio 9:
Teĥnike la programojn de la televidkanalo oni povas spektadi sur 95 elcentoj de la teritorio de Ukrainio. Ekde marto 2006 en la televidaj kabel-retoj de Usono kaj Kanado startis la internacia versio de la televidkanalo - "1+1 International", kiu estas ukrain-lingva televid-kanalo, destinita por ukrainoj-diasporanoj de Usono kaj Kanado.
 
En la komencaj tempoj la televid-kanalo famiĝis pro elsendado de multaj popularaj kaj furoraj eksterlandaj filmoj ukrain-lingve dublitaj. Nuntempe la studio "1+1" produktas ankaŭ siajn proprajn informajn, distrajn kaj publicajn programojn (multaj el kiuj estas elsendataj ankaŭ eksterlande, ĉefe en Rusio), tamen la konsiderindan parton de la elsendataĵoj konsistigas ankaŭ la ukrainlingve dublitaj filmoj kaj ankaŭ la ruslingvaj televid-serioj (produktitaj en Rusio) kun ukrainlingvaj subtitoloj. La studio aktive partoprenas ankaŭ en filmado de propraj serioj, multaj el kiuj fariĝis famaj en Ukrainio kaj Rusio (tamen pro [[merkatiko|merkatikaj]] konsideroj la plimulto de la produktaĵoj de la studio estas ruslingva). Multaj el la produktaĵoj de la televid-kanalo kaj ankaŭ la dezajnistaj atingoj de la studianoj estas premiitaj per multaj enlandaj kaj internaciaj televidaj premioj.
 
La televid-kanalo ludas ege gravan rolon en la socia vivo de Ukrainio; ĝia novaĵ-programo "TSN" (Televida Servo de Novaĵoj) estas unu el la plej spektataj kaj aŭtoritataj novaĵ-programoj en [[Ukrainio]]; ĝiaj prezentistinoj ("vizaĝoj" de la kanalo) [[Alla MAZUR]] kaj [[Ljudmila DOBROVOLSKA]] estas unuj el la plej facile rekonataj televidistinoj en la lando.