Vilhelmo de Tiro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Vilhelmo de Tiro estas skribanta sian kronikon, la 13-a jarcento '''Guillaume de Tiro''' (1130 - 1185) estis jerusalema historiisto, kronikisto kaj ĉ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:21, 15 feb. 2008

Guillaume de Tiro (1130 - 1185) estis jerusalema historiisto, kronikisto kaj ĉefepiskopo de Tiro.

Vilhelmo de Tiro estas skribanta sian kronikon, la 13-a jarcento

Junaĝo

Vilhelmo naskiĝis en Jerusalemo ĉirkaŭ la jaro 1130. Li devenis el dua generacio de eŭropanoj, kiuj ekloĝis en Palestino post la unua krucmilito. Li havis unu fraton, kiu nomiĝis Ralph kaj kiu estis komercisto. Ĉiuokaze Vilheklmo ne devenis el nobela familio. Kiel junulo li studis en Jerusalemo, kie li finstudis la latinan lingvon, la grekan lingvon kaj eble ankaŭ la araban lingvon. Lia kun lernanto estis pli posta jerusalema reĝo Baldueno. Ĉar en Jerusalema reĝlando ekzistis nenia universitato, Vilhelmo foriris en duono de la kvardekaj jaroj en Eŭropon, kie en Orleans kaj Parizo studis teologion kaj liberajn artojn. Pli poste li en Bologna studis civilan kaj eklezian rajton.