CAPTCHA: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: vi:CAPTCHA)
'''Captcha''' [kepĉa] ([[akronimo]] por [[angla lingvo|angla]] "'''''c'''''ompletely '''''a'''''utomated '''''p'''''ublic '''''T'''''uring test to tell '''''c'''''omputers and '''''h'''''umans '''''a'''''part" = "komplete aŭtomata publika [[testo de Turing]] por distingi [[komputilo]]jn kaj [[homo]]jn") estas speco de ''defio-responsa'' testo uzata en [[komputiko]] por determini, ĉu la uzanto estas homo aŭ ne.
 
La vorto ekuziĝis en [[2000]] fare de [[Luis VON AHN]], [[Manuel Blum]] kaj [[Nicholas J. Hopper]] de la [[Universitato Carnegie Mellon]], kaj [[John Langford]] de [[IBM]]. Kutima speco de captcha postulas ke la uzanto entajpu literojn de distordita kaj/aŭ obskurita sinsekvo de [[litero]]j aŭ [[cifero]]j kiuj aperas ĉe la ekrano. Ĉar la testo estas administrata per komputilo, kontraste al la standardanormala testo de Turing kiu estas administrata per homo, oni foje priskribas captcha kiel ''inversa testo de Turing''.
 
Oni uzas captcha ekzemple kiel ilon por protekti aŭtomatajn registradojn ĉe [[retpoŝto|retpoŝtaj servoj]] kaj malhelpi sinsekvan [[spamo|spamadon]].