Abatejo Kappel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
==Historio==
Post gixa fondiĝo en la jaro [[1185]] la abatejo estis [[Habsburgo|habsburga]] protektaĵo. Ĝi iom post iom akiris la bienojn, kiuj formas la hodiaŭan [[Affoltern (distrikto)|distrikton Affoltern]] kaj ĉirkaŭ ĝi estiĝis la vilaĝo [[Kappel]]. En la jaro [[1415]] la abatejo submetis sin al la kamparsuvereneco kaj protekto de la urbo [[Zuriko]]. Komence de la 16-a jarcento la abatejo vokis la adepton kaj postsekvanton de [[Zvinglo]], [[Heinrich Bullinger]] kiel juna instruisto al [[Kappel]]. Li konvinkis la monaĥojn de la abatejo pri la [[reformacio]]. La 29-an de marto [[1525]] oni celebris la [[Komunio|komunion]] unuan fojon laŭ la reformita rito. En la jaro [[1529]] okaze de la unua [[1-a milito de Kappel|1-a batalo de Kappel]] Bullinger povis haltigi dank al sia perado la internan militon de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] kaj inter la katolikaj kaj protestantaj trupoj estis dividita la fama [[Laktosupo de Kappel]]. Dum la [[2-a milito de Kappel|2-a batalo de Kappel]] sur la batalkampo [[Zvinglo]] perdis sian vivon. HodiaŭLa enlasta laabato salonoj''Adam deNäf aus der Vollenwied'' savas la iamazurikan abatejoĉefstandardon kaj monaĥejokiel troviĝasdanko evangeliaen renktontiĝejola kajjaro kongrescentro[[1550]] kunricevis la nomoiaman ''Hauspaŝtbienon derde Stille''la [Domomonaĥejo dekiel l'silento]persona feŭdo.
 
De la jaro [[1547]] ĝis [[1803]] zurikaj [[vokto|sub-voktoj]] administras la iamajn abatajn bienojn en la loĝejo de la eksabato, kiu estis transformita al sub-voktejo. Al tiuj voktoj, kiu estis ekzkluzive zurikanoj, la loĝantojn de la ĉirkaŭaĵo devis pagi la impoŝtojn. Samtempe Kappel estis submetita al la kamparvoktdistrikto [[Knonaŭ]]. En la kadro de la almozleĝo de [[1525]] la iama monaĥejo provizis la almozulojn de la voktdistrikto Knonaŭ kaj de la dekstra bordo de la [[Lago de Zuriko]] unufoje en la semajno per pano. Por tiu celo estis konstruita la hodiaŭ ''Domo ĉe la lago'' kiel bakejo.
 
La 5-an de feburaro [[1798]] la granda konsilio de [[Zuriko]] kaj la [[Gildo|gildoj]] akceptis proklamon, kiu promesis kompletan egalecon de urbo kaj kamparo. Du tagojn poste la kamparanoj de Kappel, Uerlikon kaj Hauptikon konstruis liberecarbon. En aprilo [[1798]] la francaj trupoj sub [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] konkeras [[Zuriko|Zurikon]]. En la jaro [[1803]] la subvoktejo de Kappel estis transformita al eklezia administrejo, kiu unue estis posedaĵo de la [[Kantono Zuriko]], kiu ĝin pluvendas al la 13 ekleziaj komunumoj de la distrikto Affoltern, kiuj malfermis en la jaro [[1836]] en la konstruaĵo de la abatejo flegejon. Post voĉdono de la ekleziaj komunumoj en la jaro [[1979]] la evengelia eklezio transformis la salonojn de la iama abatejo kaj monaĥejo al evangelia renktontiĝejo kaj kongrescentro kun la nomo ''Haus der Stille'' [Domo de l'silento].
 
==Vidu ankaŭ==