Ulrich Becker: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
Ulrich Becker eklernis Esperanton en 1976, kaj komence de la 80-aj jaroj aliĝis al la eta junulara Esperantogrupo en orienta Berlino.
Li partoprenis kaj gajnis kelkajn traduko-konkursojn organizitajn de „der esperantist“, la E-revueto de la orientgermana Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, meze de la 80-aj jaroj. En 1988 li estis dungita de la centra oficejo de la Esperanto-Asocio de GDR kaj laboris plentempe por la Esperanto-movado en GDR ĝis 1990, la jaro de la unuiĝo de la du germana ŝtatoj kaj la dissolvo de GDREA.
Dum tiu ĉi tempo li instruis Esperanton, organizis [[Koresponda Kurso de GDREA|korespondan Esperanto-kurson]], verkis novan, pli modernan studmaterialon por memlernado aŭ koresponda kurso, kaj helpis organizi diversajn naciajn kaj lokajn eventojn.
De 1991 ĝis 1993 li estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio, kaj krome redaktis la Esperantan version de „Esperanto aktuell“, centra revuo de Germana Esperanto-Asocio.
Komence de la 90-aj jaroj li fondis kun Mark Fettes kaj Märtha Andreasson la internacian esperantistan por-Unesko-asocion „Monda Kunagado“, kiu eldonis dum kelkaj jaroj la revuon „Monda Forumo“. Becker instigis diskutojn kaj projektojn, kunverkis kaj eldonis la kolekton de intervjuoj kun esperantistoj „Vivprotokoloj“.